Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

Okazloko - Nymburk, CZ

25 - 28
10

Nymburk, CZ


Pinta aranĝo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio kun labora traktado, temaj seminarioj kaj programoj ekskursa, kultura kaj amuza.

Okazloko: distrikta urbo Nymburk situanta ĉ. 45 km oriente de Prago

Konferencejo: Studenthejmo de Faka mezlernejo kaj metilernejo Nymburk (proksime al la trajna kaj busa stacidomoj) – loĝado, manĝado kaj programo okazos en unu areo

Loĝado: dulitaj ĉambroj (kun duŝejo/necesejo komuna ĉiam por 2 ĉambroj)


Turisma programo:

  • sabate posttagmeze – piedpromeno kaj trarigardo de la historia urbocentro de Nymburk
  • dimanĉe posttagmeze – fakultative
    1. buse al romantika kastelo Loučeň kaj ĝia bela parko (aŭtune certe multkolora) kun komplekso de 11 labirintoj (temas pri tuteŭropa unikaĵo!)
    2. trajne (8 minutojn) al la apuda konata banloko Poděbrady

Kultura programo: dancvespero, filmprojekciado, koncerto kaj komuna kantado, literaturaj prezentoj

EKSTERLANDAJ GASTOJ BONVENAS! ANTAŬ- AŬ POSTRESTADO EN PRAGO EBLAS LAŬ INTERKONSENTO!


Pretas por vi FOTOGALERIO de la urbaj vidindaĵoj, de la konferencejo kaj de la ekskursoceloj!

ATENTON !!!

PREZTABELO (kostoj de tranoktoj, manĝoj kaj programo) troviĝas sube en elŝutebla dosiero „PREZARO“!!

Jen troviĝas ELEKTRONIKA ALIĜILO EN ESPERANTO.

Ĉeĥoj bv. uzi por aliĝi ĉeĥlingvan aliĝilon (klaku ĈI-TIE).

Se vi preferas plenigi aliĝilon en Word aŭ en RTF-formato, bv. elŝuti ĝin ĉi-paĝe sube.

KADRA PROGRAMO kun orientiga horaro elŝuteblas sube. Detalaj programinformoj estos ĝustatempe sciigitaj.

Info: Info: cea(heliko)es­peranto.cz

Eksterlandanoj kun intereso partopreni, bv. skribi al la supra retadreso! (inkl. interkonsenton pri ambaŭflanke optimuma pagmaniero)

Montrite 3801x

Soubory
docx PREZARO DE LA ĈEA-KONFERENCO 2013.docx (12.74 kB)
rtf PREZARO DE LA ĈEA-KONFERENCO 2013.rtf (55.51 kB)
rtf Kadra programo de la CEA-Konferenco 2013.rtf (37.62 kB)
docx Aligxilo-CxEA-Konferenco Nymburk.docx (21.8 kB)
rtf Aligxilo-CxEA-Konferenco Nymburk.rtf (110.02 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024