Jubilea solenaĵo

Okazloko - Svitavy, CZ

27 - 29
9

Svitavy, CZ


Eksterordinara triobla solenaĵo okaze de

  1. la 5-a naskiĝtago de Esperanto-Muzeo
  2. 80 jaroj de Esperanto en Svitavy
  3. Sanktvenceslaa vingustumado en la urbo

PROGRAMO:

Vendrede 27.9.

17:00 Prelego de Ján Vajs pri Antarktido

20:00 unika teatraĵo en Esperanto (Karel Čapek – R.U.R.)


Sabate 28.9.

solena matineo omaĝe al la kluba datreveno, senvualigo de Esperanto-memorŝtono, post tagmanĝo partopreno en la Sanktvenceslaa vingustumado enurbe , inaŭguro de la fotoekspozicio „Pintoj de Eŭropo“ de la konata slovaka esperantisto kaj vojaĝisto Ján Vajs en Urba muzeo, dancvespero kun tombolo


Dimanĉe 29.9. antaŭtagmeze

solenado de la naskiĝtago de Esperanto-muzeo, prezentoj, trarigardo de la unika artekspozicio „Esperanto kaj muzoj“

lingvokleriga programo por ĉeĥoĵ,

por eksterlandanoj ekde 10:15 duontaga busekskurso al la renesanca kastelo en Litomyšl, troviĝanta sur la UNESKO-listo


Bv. klaki al PLI DETALA PROGRAMA HARMONOGRAMO !


Ebleco de TRANOKTO en proksima studenthejmo (komfortaj kaj spacoplenaj 2litaj ĉambroj kun duŝejo/necesejo komuna por du ĉambroj). Ebleco mem pretigi matenmanĝenon en kuirejeto. Prezo nuraj 200,– CZK (8 eŭroj) persono/nokto. Por 1 aŭ 2 noktoj (ekde vendredo). Necesas aliĝi ĝis la 31-a de aŭgusto, poste sengarantie!!

Tagmanĝoj kaj vespermanĝoj mendeblas fakultative.

Mendo de pli luksa loĝado en pensiono aŭ hotelo eblas laŭ antaŭa interkonsento.

PLI DETALAJ INFORMOJ KAJ ALIĜOJ:

Esperanto-Muzeo, nám. Míru 81/1, CZ-568 02 Svitavy,

svitavy@esperanto.cz

www.esperanto.webz.cz, tel. (+420) 604377616

La urbo Svitavy situas en centro de Ĉeĥio kaj bone trafike atingeblas el ĉiuj direktoj (i.a. per rekta trajno unu horon el Brno aŭ du horojn kaj duonon el Prago). Ni volonte helpos vin plani vian vojaĝon!

Eblas individua antaŭ- aŭ postrestado en la ĉefurbo Prago, Olomouc, Brno aŭ aliloke (laŭ interkonsento kaj laŭ niaj eblecoj).

Montrite 3150x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024