Jan Kornel, unu el nekonataj batalantoj de tridekjara milito

09
2

virtuala aranĝo per Skajpo

Prelegos: Oldřich Arnošt Fischer
Organizanto: Esperantista Klubo Brno

Ĉeĥa verkisto, aŭtoro de historia beletrio, filma scenaristo, dramaturgo kaj pedagogo Miloš Václav Kratochvíl (1904 – 1988) verkis la libron kun longa nomo: Mirindaj travivaĵoj kaj aventuroj de Jan Kornel, kiujn li travivis sur tero kaj maro, inter soldatoj, galeruloj, piratoj, indianoj, homoj bonaj kaj malbonaj, ĉiam estante fidela al sia koro.

Li enkondukas nin en la 17-an jarcentojn, kiam nia lando estis unu granda batalkampo, sed ankaŭ sur ferdekon de hispana galero kaj en Haition. Leganto de la libro ekscios multe pri historiaj eventoj (bataloj apud Blanka Monto kaj Jankov) kaj ĝojiĝos per vortoj de Jan Ámos Komenský, kiu eĉ en nevolonta ekzilo neniam ĉesis esperi je feliĉa futuro. Post dudek jaroj Jan Kornel revenis hejmen kaj en libera tempo verkis siajn memoraĵojn. La libron bele ilustris Milada Marešová (1901 – 1987).

La prelego okazos rete per Skajpo. Jen la ligilo: https://join.skype.com/eRDkmuwvZcVg

  • miko-

Montrite 299x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024