Enmerkatigo de tri libroj

Okazloko - Olomouc, CZ

11
5

Olomouc, CZ

Libroenmerkatigo kun aŭtografado en Olomouc

Ĵaŭde la 11an de majo ekde la 14a horo okazos en Olomouc grava literatura evento, kiun komune okazas la eldonejo KAVA-PECH kun la loka Esperanto-klubo. Estos prezentitaj ĉiuj novaĵoj en Esperanto, eldonitaj ĉi-jare. El tiuj jam disponeblaj temas pri:

Jarsezonoj kaj festotagoj per okuloj de bestoj de Eva Buttová, esperantigita de Pavol Petrík, kun koloraj ilustraĵoj de Mirka Tomečková. Temas pri malnovtestamentaj rakontoj vidataj per bestoj. Kvankam la aŭtorino celas per ĝi infanojn, laŭ laa recenzo de Max Kašparů ĝi taŭgas ankaŭ al plenkreskuloj, ĉar ĝi estas por infanoj, sed ne infaneca.

Bluaj neĝoj de Piotr Bednarski esperantigita de Ewa Grochowska estas literature prilaboritaj travivaĵoj de la aŭtoro devenanta de miksita poljuda familio en soveta gulago, kiun li transvivis kiel ununura el la familio.

Krome estos enmarketigita du tute freŝaj novaĵoj, kiuj aperos fine de aprilo:

Sadako volas vivi! de Karl Bruckner, esperantigita de la membro de la loka Esperanto-grupo Jan Duda. Temas pri romanstile prilaborita vera historio de japana knabino Sadako Sasaki el Hiroŝimo, kiu travivis la atombombadon de la urbo sen videbla vundiĝo, tamen post 9 jaroj ŝi mortis pro ties postsekvoj. Ŝia statuo en la Parko de la Paco en Hiroŝimo fariĝis simbolo de sekvoj de uzado de atomarmiloj. Kiam ĝin vizitis Jan Duda dum unu el siaj koncertturneoj tra Japanio, li estis tiel kortuŝita, ke li decidis konatigi ŝian historion al esperantistoj.

Mia vivo kun Esperanto de Petr Chrdle estas retrorigardo de la aŭtoro pri siaj travivaĵoj pere de Esperanto: iuj seriozaj kaj lernigaj, iuj gajaj, tamen espereble ĉiuj interesaj.

Krom tiuj estas ankaŭ espero (tamen ne certeco), ke estos jam preta ankaŭ nun finpreparat verko Ekster la limo. Apokrifoj. Temas pri origine tradukitaj apokrifoj ĝis nun ne aperintaj en Esperanto fare de Gerrit Berveling.

Ne nur ĉiuj nomitaj verkoj, sed ankaŭ aliaj eldonaĵoj de KAVA-PECH estos tie aĉeteblaj kun grandaj okazaj rabatoj.

Kvankam la kompleta programo ankoraŭ ne estas fiksita, vi povas ĝojatendi krom eblo trarigardi multajn interesajn librojn ankaŭ la aŭtografadon de Jan Duda, Pavol Petrík kaj Petr Chrdle, vivan muzikon kaj etan bufedon.

Ekspozicio de la libroj kun la eblo ilin rabatite aĉeti estos malfermita ekde la 13a horo, la propra programo komenciĝos je 13:30.

La okazloko: Klub pro seniory (Klubo de emeritoj), Polská 57, Olomouc. Konekto de la stacidomo: Tramo 1 kaj 7 al stacio Tržnice (Foirejo), de tie buso n-ro 16 kaj 28 al stacio U Botanické zahrady (Ĉe Botanika Ĝardeno). La klubo tuj apude. Emeritoj ekde 65 jaroj havas tramon kaj buson senpage, sed necesas legitimilo aŭ pasporto por pruvi la aĝon.

Situo surmape

Ĉiuj estas kore invitataj.

Jiří Machačík, prezidanto de EK en Olomouc

Petr Chrdle, KAVA-PECH, chrdle @ kava-pech.cz

Montrite 209x

Soubory
pdf 230515_Libroenmerkatigo_kun_aŭtografado_en_Olomouc.pdf (77.85 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024