Antaŭkongresa Ekskurso

Okazloko - Svitavy, CZ

19 - 23
7

Svitavy, CZ


ĈEA-aranĝo por partoprenontoj de la 101-a Universala Kongreso en Nitra; organizata kunlabore kun UEA. Okazas sub aŭspicio de vicestrino de la Regiono Pardubice Jana Pernicová.

Loĝado en Svitavy, sidejo de ĈEA kaj de Esperanto-Muzeo

Dumtage ekskursa programo:

Vespere kulturaj kaj amuzaj programoj

Ebleco de komuna busvojaĝo al Nitra (kun halto en Brno)

surfote: Esperanto-Muzeo – kastelo Litomyšl – Olomouc-ĉefplaco – Svitavy-ĉefplaco – Olomouc-preĝejo de S.Maŭricio

Detalojn vidu en nia FOTOGALERIO.


Du kategorioj de loĝado: tristela hotelo Garni (kun plena pensio) kaj Studenthejmo (kun dumekskursaj tagmanĝoj kaj 1 vespermanĝo)

Detalaj informoj preparatas!



Aliĝoj kaj pagoj eblas NUR pere de UEA (kadre de la ALIĜILO AL UKO-o) !!!

ĈEA disponigas nur informojn pri la loko, programo, transporto k.t.p.

Kontaktadreso: cea (ĉe) esperanto.cz



ATINGEBLECO

Situo de Svitavy surmape

Svitavy situas sur la ĉefa trajnlinio inter Prago kaj Brno (kun konektoj el Bratislava kaj Vieno). Vojaĝo el Prago daŭras 2 horojn, el Brno 1 horon.

Ni pretigas por vi liston de rekomendataj konektoj.



ORGANIZA TEAMO:

estraranoj de ĈEA kun riĉaj spertoj pri organizado de aranĝoj

Vladimír Dvořák – ĈEA-prezidanto – kontraktoj, eksteraj rilatoj, financoj, organizado

Libuše Dvořáková – ĈEA-vicprezidanto – surloka organizanto en Svitavy

Pavla Dvořáková – ĈEA-komitatano – informado, ekskursoj, programo

  • ĉiuj tri plentempe ĉeestos dum via restado

Vratislav Hirš – ĈEA-komitatano – kasisto

helpantoj el la Klubo de amikoj de Esperanto en Svitavy



REKOMENDATAJ LIGILOJ:

La 101-a UKo – Dua Bulteno

Enkonduke pri Ĉeĥio

FOTOGALERIO pri ekskursoceloj kaj loĝeblecoj

Retejo de Esperanto-Muzeo en Svitavy

Filmo pri Svitavy esperante dublita

Oficiala urba retejo de Svitavy en Esperanto

Montrite 2490x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024