Aŭtuna semajnfino en Skokovy

Okazloko - Skokovy, CZ

26 - 29
9

Skokovy, CZ


Jubilea seminario okazos tradicie en familieca pensiono ESPERO, kiu troviĝas en pitoreska okcidenta parto de sabloŝtona Bohemia Paradizo (norde de Prago), plena de divesspecaj turismaj allogaĵoj (kulturaj kaj naturaj) (vidu la situon surmape).


Familieca ripoziga etoso, senbara medio, 2–5litaj ĉambroj (kun lavujo; duŝejoj/necesejoj surkoridore). PREZO proksimume 450 CZK/tago (1 Eǔro = ĉ. 25 CZK) por kompleta servo je unu tago (tranokto + 3 manĝoj). Oni pagas surloke.


PROGRAMO: Antaŭtagmeze lingvoinstruado kaj lingvopraktikado diversgrada, posttagmeze ekskursoj, promenoj, rilakso, manlaboraj atelieroj, vesperaj prelegoj, amuziĝo, kantado, ev. filmprojekcia­do ktp.

Laŭinterese oni povas mendi kuracprocedurojn aŭ pruntepreni biciklon.

FOTOGALERIO DE LA ARANĜO

unu el ŝatataj ekskursoceloj estas proksima burgo Kost (fonto)

Eksterlandajn gastojn ni volonte helpos pri trovo de la plej taŭga trafikebleco. Ĉeĥlingva priskribo troviĝas ĉi-tie. Eblas aranĝi aŭtomobilan transporton el/al la plej proksima stacidomo.

Ni antaŭĝojas, ke vi plilarĝigos nian verdan familion :-)!

Informoj kaj aliĝoj:

Jindřiška Drahotová, drahotova @ esperanto.cz (aŭ drahotovaesperanto @ seznam.cz),

tel. (+420) 720 652 320

LA ALIĜILO, invitilo kaj raporteto pri la programo de la pasinta seminario elŝuteblas ĉi-sube.

  • pd-

Montrite 72x

Soubory
rtf skokovy-septembro-2019-invitilo - EO.rtf (4.36 MB)
rtf skokovy-septembro-2019-aligxilo-EO.rtf (60.17 kB)
rtf skokovy_raporteto pri la 49-seminario - EO.rtf (35.75 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2019