Aŭtuna renkontiĝo en Esperanto-Muzeo

Okazloko - Svitavy

04 - 06
9

Svitavy

Komitato de ĈEA kaj EK Svitavy vin kore invitas al Aŭtuna renkontiĝo en Esperanto-Muzeo en Svitavy.
Aliĝilon vi povas
1) plenigi rete je adreso http://esperanto.cz/svitavy2020
2) elŝuti en PDF sub la artikolo, plenigi la PDF formularon kaj sendi
3) elŝuti en PDF, presi, plenigi skribe kaj sendi
Adreson por sendi vi trovos en la aliĝilo.

PROGRAMO
vendrede 4.9. 19.30 Jindřich Košťálek – Rakontado kun projekciado pri Brazilo

sabate 5.9.
grupo A.
8:13 forveturo per buso en urbon Litomyšl (alveno 8:43) – vojaĝkosto 36,– CZK
Vizito de ekspozicio Cirkus v Litomyšli / Cirko en Litomyšl pri JUDr. Stanislav Bubeníček, kiu estis ankaŭ esperanto-verkisto. Ekspozicio estas en Regionální muzeum / Regiona muzeo – enirpago 40,– CZK. Laŭ tempo ni ankoraŭ vizitos tombon de Karolo Píč, poeto kaj esperantisto.
11:17 forveturo el Litomyšl al Svitavy (alveno 11:48) – vojaĝkosto 36,– CZK

grupo B.
9:00 kunveno ĉe muzeo
Promeno al stadiono de Svitavy – trarigado de verkoj de lignoskulptistoj (Memorialo de Alois Petrus), promeno tra Park patriotů / Parko de patriotoj, eventuale tra arbaro Vodárenský.

12:00 komuna tagmanĝo en restoracio Astra (proksime de bus-stacidomo)
14:00 malkovro de memortabulo ĉe la Esperanto arbo
15:00 filmoj pri Esperanto kaj en Esperanto en Esperanto-Muzeo (Pavol Kaščák)
16:00 filmo pri Stanjo Chrdlová (1954–2000)
17:30 vespermanĝo en restoracio Astra
19:00 koncerto de Ivan Acher kaj liaj gastoj el Nacia teatro kun sekva interbabildo
21:00 renkontiĝo en muzeo

dimanĉe 6.9.

ebleco partopreni la urban aranĝon „Pilgrimo al Sankta E|gidio“:

9:30 – pilgrima meso en la preĝejo de Sankta Egidio

9:00 – ĉefa placo (nám. Míru) – supra parto

  • Historia programo kun kermeso kaj historia aspekto dediĉita al la 75-a datereveno de finiĝo de la 2-a mondmilito (2. 9. 1945), ekspozicio de armeaj teknikaĵoj: aŭtomobiloj, motorcikloj, kanonoj, tanko (Agentejo REX)

ĉefa placo (nám. Míru) – suba parto

  • 10:00, 12:05, 14:00 – zimbalona muzikensemblo de Aleš Smutný kun la kantisto Karlel Hegner
  • 11:20, 13:00, 15:00 – sakfajfila muzikensemblo de la Elementa artlernejo Hrotovice

Por sabata tagmanĝo kaj vespermanĝo eblas mendi lokon en restoracio (vidu la aliĝilon).
Aliaj manĝservoj ne estas menditaj.

Montrite 650x

Soubory
pdf Prihlaska_Svitavy2020_formularE.pdf (2.5 MB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024