Inaŭguro de la ekspozicio: Esperanto kaj kolektado

Okazloko - Svitavy, CZ

27 - 28
9

Svitavy, CZ


SABATE:

10:30 Inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio kun la temo „Esperanto kaj kolektado“ (esperantistoj volontemaj pruntedoni taŭgajn ekspoziciaĵojn bonvenas !!) kun akompana programo

Posttagmeze

trarigardo de la borso de kolektantoj kaj de la tutŝtata regiona filatela ekspozicio en la Urba Muzeo kaj Galerio

Sanktvenceslaa vingustumado surplace (kun zimbalona folklora muziko)

Post la 17-a horo kadre de intereso de ekspoziciantoj okazigo de borso de esperantaĵoj.

Vespera programo laŭ interkonsento – rakontado kaj projekciado pri Malajsio kaj Indonesio, kantado kun gitaro

Aligxintas jam partoprenantoj ankaux el Germanio kaj Auxstrio.


DIMANĈE ANTAŬTAGMEZE:

8:30–11:30 seminario lingva / komputila (laŭ antaŭa interkonsento kun interesitoj)

Por eksterlandanoj ebleco ekskursi en interesa ĉirkaŭaĵo (renesanca urbo kaj kastelo Litomyšl, urbo Polička k.a.). Ev. plilongigo de la restado en la urbo/regiono pritrakteblas.


Ebleco de favorpreza tranokto en Studenthejmo situanta en kvieta medio proksime al la ĉefplaco. Spacaj modernaj 2–3 litaj ĉambroj (kun propra duŝejo/necesejo, aŭ komuna por du ĉambroj. 250,– CZK/persono/nokto. Ebleco pretigi matenmanĝon en kuirejeto. Eblas mendi por 1 aŭ 2 noktoj (26./27.9. kaj 27./28.9.). Konkretaj ĉambroj estos atribuataj laŭ dato de aliĝo kaj laŭ nombro de menditaj noktoj. La studenthejmon uzos ankaux neeserantistoj, tial proprainterese bv. anonci vin ĝis 11.9., pli poste sen niaflanka garantio.

La ALIĜILO elŝuteblas ĉi-sube.

KONTAKTADRESO: svitavy (ĉe) esperanto.cz


Montrite 2137x

Soubory
rtf ALIĜILO AL LA AŬTUNA SEMAJNFINO EN SVITAVY.rtf (35.5 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024