7-a internacia kongreso de AEH + Lingva seminario

Okazloko - Hodonín u Kunštátu

21 - 28
4

Hodonín u Kunštátu


La 7-a kongreso de AEH-IKEH (Asocio de esperantistoj-handikapuloj) okazos en senbariera Ripozcentro Zámeček (Kasteleto) en Hodonín ĉe Kunštát (distrikto Blansko, norde de Brno) de 21-a ĝis la 23-a aprilo 2017 kun sekvanta tradicia Lingva seminario ĝis 28-a de aprilo 2017. La aranĝo estas malferma por ĉiuj interesiĝantoj!

Ripozcentro Zámeček – fonto de la fotaĵo

Programo de la kongreso:

Labortraktado kun balotoj, prelegoj kaj diskutoj, busekskurso al la burgo Svojanov, dancvespero, kultura programo.

Temo de la kongreso: toleremo – limo de toleremo – interhomaj rilatoj

Ni proklamas literaturan konkurson al tiu ĉi temo, la plej bonaj artikoloj estos tralegitaj dum la kongreso, publikigitaj en Informilo kaj premiotaj pere de libro. Vian laboron sendu ĝis la fino de februaro 2017 en dimensio de unu paĝo A4.

La prezo: tuta restado: 125,– eŭroj

  • tranoktado kun manĝoj por 2 kongresaj tagoj: 40,– eŭroj
  • sekvanta seminario 5 tagoj kun manĝoj: 85,– eŭroj

Ĉeĥoj bv. rigardi financan rekalkulon en kronoj ĉi-tie.

La prezo por la ekskursoj estos pagataj surloke.


Programo de la Lingva seminario (ekde lundo ĝis vendredo):

antaŭtagmeze lingvoinstruado kaj konversacio, posttagmeze promenoj, ekskursoj, manlabora ateliero, vespero amuziĝo kaj kultura programo.

Unu el la ekskursoceloj estos groto kaj ĝardeno de sensoj kaj palpa pado en Rudka u Kunštátu.


Devigan aliĝilon AEH sendu al la redakcio en Pardubice per poŝto aŭ elektronike (aeh@esperanto-aeh.eu). Vi pagos surloke (preparu monon – ne porpagan karton).

Pli detalajn informojn kaj aliĝilon vi povas elŝuti ĉi-sube.

Montrite 1412x

Soubory
docx Invitilo-al-7-a-kongreso-AEH.docx (539.65 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2025