55-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj

Okazloko - Panevežys, Litovio

06 - 14
7

Panevežys, Litovio


BET estas tradicia esperantista aranĝo organizata ekde 1959 laŭvice en Latvio, Estonio, Litovio kun riĉa kaj serioza movada, eduka, instrua, kultura kaj ekskursa programo.

Interesa alternativo por tiuj, kiuj volus ĝui internacian etoson kaj buntan kaj kvalitan programon similstrukture kiel dum UKo, sed iom pli proksime, pli kameretose kaj malpli koste.

Litovio estas lando multflanke interesa por vizito! Krom eblecoj de individua vojaĝado post la aranĝo estos organizata tutsemajna busekskurso tra la tri baltiaj landoj (ankaŭ por aliĝintoj al UKo en Lahti).

Por 2019 ni speciale celas instigi ĉeĥajn esperantistojn por partopreno. Kelkaj jam aliĝis! Kaze de intereso skribu al: pavla.dvorakova @ esperanto.cz.

Flugbileto de Prago al Vilnjus kaj reen (kun la pola flugkompanio) haveblas jam kontraŭ iom pli ol 4.000,– CZK (vidu ekz. ĉi-tie), revenvoja busbileto ĉ. 2.000,– CZ (vidu goeuro.cz).

Organizas: Litova Esperanto-Asocio, p.k. 167, LT-44002 Kaunas, Litovio.

Retadreso: litova.ea @ mail.lt

RETEJO DE BET

Informilon kun pliaj informoj vidu alkroĉe.

Pri la urbo Panevežys en Vikipedio

Ekskursa programo de BET

MUZIKAJ VIDEOJ el la pasintaj BEToj:

  • pd-

Montrite 1376x

Soubory
pdf BET-2019-informilo.pdf (3.16 MB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024