5-a Tosto por Zamĉjo

Okazloko - Beroun

26
3

Beroun


Festu kun ni la JARON DE ZAMENHOF kaj venu partopreni la aranĝeton TOSTO POR ZAMĈJO

Kunveno: 11. 15 ĉe biletvendejo de ĉefa trajnstacidomo Be­roun

  • Promeno al ĉefa placo de la urbo
  • Tosto por Zamĉjo
  • Tagmanĝo – loko estos precizigita
  • Esperanto-programeroj
  • Promeno al rigardturo “Městská hora” – pendigo de E-flago
  • Reveno al la urbocentro, kafumado
  • Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 9.45 ĉe la biletvendejo en ĉefstacidomo Prago. Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.

Trajno: Praha 10.17 – Beroun 11.07

(Se malfruiĝos la trajno, la kunveno en stacidomo Beroun estos tuj post la alveno de la trajno.)


  • Se eblas, kunportu ujon por tosti (Se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) ).
  • Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni.
  • Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502.
  • Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago@seznam.cz, por por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Se vi ne anonsciĝos, ni ne povas certigi por vi lokon por la tagmanĝo. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

E-mental´

www.e-mental.cz

e-mentalprago@seznam.cz

Montrite 624x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024