4-a Tosto por Zamĉjo
Okazloko - Ústí nad Labem
Ústí nad Labem
Festu kun ni la JARON DE ZAMENHOF kaj venu partopreni la
aranĝeton TOSTO POR ZAMĈJO
Kunveno: 10.30 ĉe biletvendejo de ĉefa trajnstacidomo
Ústí nad Labem
- Per telfero al Větruše – la tosto – pendigo de E-flago
- Promeno al la urbocentro
- Tagmanĝo (loko estos precizigita)
- Esperanto-programeroj
- Promeno al “Erbenova vyhlídka”
- Grimpado al belrigardturo – pendigo de E-flago
- Reveno al la urbocentro
- Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la
8.30 ĉe la biletvendejo en Masarykovo nádraží. Tuj poste komuna aĉetado de
biletoj.
Trajno: Praha 8.53 – Ústí nad Labem 10.14
(Se malfruiĝos la trajno, la kunveno en stacidomo Ústí nad Labem estos tuj
post la alveno de la trajno.)
- Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti,
neniu koleros :-) )
- Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne
hezitu veni.
- Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502.
- Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago@seznam.cz,
por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Same skribu, se vi havas
iujn demandojn!
E-mental´
www.e-mental.cz
e-mentalprago@seznam.cz
Montrite 550x