35 jaroj de EK Benešov

Okazloko - Benešov

19
5

Benešov

Esperanta klubo Benešov festas sian 35-jaran datrevenon. Nuntempaj klubanoj invitas ĉiujn anojn de la klubo kaj ĉiujn esperantistojn, kiuj deziras festi kun ni. La kunveno okazos sabate la 19-an de majo 2018 ĉirkaŭ la 10-a horo en klubejo Spolek seniorů, M. Kudeříkové 1556, Benešov.

Vagonar-venantojn ni atendos en stacidomo Benešov – bonvolu anonci Vian viziton.

Programo: babilado, rememorado en la klubejo – komuna tagmanĝo – trarigardo de urbo kaj de proksima parko kaj kastelo Konopiště pere de urba vagonareto.

Eventualajn demandojn direktu al L. Chaloupková, tel. 732 415 094, retpoŝto leonarda.ch@seznam.cz

Montrite 272x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2019