3-a Tosto por Zamĉjo
Okazloko - Litovel
Litovel
Festu kun ni la JARON DE ZAMENHOF kaj venu partopreni la
aranĝeton TOSTO POR ZAMĈJO
Kunveno: 9.40 ĉe la biletvendejo en la trajnstacidomo
ČERVENKA
- Promeno al Litovel (cca 3 km)
- Vizito de strato Komenského – la tosto por Zamĉjo
- Kafumado en kafejo
- 13. 00 Grimpado al la turo de la urbodomo –
pendigo de la E-flago
- Tagmanĝo en restoracio Záložna
- Promeno al malnova ponto – Svatojánský
most
- Esperanto-programeroj
- Fino laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj
Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la
6.50 ĉe la biletvendejo en Hlavní nádraží. Tuj poste komuna aĉetado de
biletoj.
Trajno: Praha 7.22 – Červenka 9.33
(Se malfruiĝos la trajno, la kunveno en stacidomo Červenka estos tuj post
la alveno de la trajno.)
- Se eblas, kunportu ujon por tosti (se vi havos ion, per kio eblas tosti,
neniu koleros :-) )
- Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne
hezitu veni
- Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502
- Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago@seznam.cz,
por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Same skribu, se vi havas
iujn demandojn!
E-mental´
www.e-mental.cz
e-mentalprago@seznam.cz
Montrite 696x