16-a Tosto por Zamĉjo

Okazloko - Pardubice

03
12

Pardubice


Festu kun ni la JARON DE ZAMENHOF kaj venu partopreni la aranĝeton TOSTO POR ZAMĈJO!

Kunveno: 9.30 ĉe biletvendejo de stacidomo Pardubice (se malfruiĝos la trajno el Prago – Ex 141 Landek – la kunveno en stacidomo Pardubice estos tuj post la alveno de la trajno)

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 8.00 ĉe la biletvendejo en praga ĉefstacidomo Tuj poste komuna aĉetado de biletoj. Trajno: Prago 8.22 – Pardubice 9.19

Programo

  • Tosto por Zamĉjo
  • Pendigo de flago
  • Tagmanĝo – loko estos precizigita
  • Esperanto-programeroj
  • Kafumado en kafejo
  • Se eblas, kunportu ujon por tosti (Se vi havos ion, per kio eblas tosti, neniu koleros :-) ).
  • Se vi havas iun spritan programereton aŭ pri Zamĉjo aŭ pri Esperanto, ne hezitu veni.
  • Se vi dum la aranĝo bezonus helpon, telefonu al +420 605 449 502.
  • Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago@seznam.cz, por por ke ni sciu, kiom da lokoj rezervi por la tagmanĝo. Se vi ne anonsciĝos, ni ne povas certigi por vi lokon por la tagmanĝo. Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

E-mental´

www.e-mental.cz

e-mentalprago@seznam.cz

Montrite 515x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024