Renkontiĝo REMEMORE pri Miroslav Smyčka (VIRTUALA)

Okazloko - Ústí nad Labem, CZ

03 - 31
5
12

Ústí nad Labem, CZ


Anstataŭ planita aranĝo, kiu pro k(o)ronvirusa situacio kaj aliaj gravaj motivoj berdaŭrinde ne povis okazi, ni pretigis por vi almenaŭ virtualan rekontiĝon.

Pro teknikaj kialoj la programo estos dividita en tri partojn.

La premiero de la unua parto

okazis la 3-an de majo je 17:30 de la Mezeŭropa tempo.

Temas pri „Promeno tra la urbo Ústí nad Labem“ – filmeto ĵus dublita por vi al Esperanto.


La dua parto entenas malgrandan programon pri la operkantisto kaj honora membro de ĈEA Miroslav Smyčka (kun foto-, son- kaj videoregistraĵoj).

La premiero okazis ĉi-paĝe dimanĉe la 8-an de majo je 18:18.

La fina parto prezentos duan parton de la programo kaj lian filinon Jolana kaj la bofilon Richard Haan, ambaŭ ankaŭ profesiajn kantistojn, kiuj post la forpaso de Miroslav Smyčka kunorganizas kun la Esperanto-Klubo en Písek neformalajn renkontiĝojn de liaj geamikoj kaj favorantoj.

  • pd-

Montrite 634x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024