Muzea nokto

Okazloko - Svitavy, CZ

19
6

Svitavy, CZ


Ĉi-foje la aranĝo (same kiel lastjare) ne estos ligita kun inaŭguro de la nova tutjara ekspozicio (tiu okazos nur la 26-an de septembro 2015). Tamen ankaŭ ĉi-tage atendas vin interesa kaj bunta programo, al kiu ni elkore invitas vin!

  • Posttagmeze eblos senpage trarigardi en Esperanto-Muzeo la nunan ekspozicion Esperanto kaj kolektado kun objektoj el pli ol 40 landoj de la mondo
  • je la 17-a horo okazos en Esperanto-Muzeo diskutprogramo kun Jan Richtr, pasia kolektanto, amiko de Esperanto kaj la plej granda ekspozicianto en nia nuna ekspozicio (taŭgas kaj por spertaj kolektantoj, kaj por interesiĝantoj-komencantoj, serĉantaj praktikajn kaj utilajn konsilojn)
  • krome eblas trarigardi vidindaĵojn de la urbocentro kaj partopreni programon preparatan de la Urba Muzeo kaj Galerio, ĉi-foje laŭteme dediĉitan al AVIADO (je 16:30, 18.30 kaj 20:30 komentata trarigardo de la ekspozicio pri historio de aviado, trarigardo de modelo de la aviadilo Blériot de Jan Kašpar kaj ebleco fotiĝi apud ĝi en historia kostumo)
  • ekde la 20-a kaj 22-a horoj atendas vin netipa trarigardo de la tuta Ottendorfer-Domo, en kies teretaĝo troviĝas nia muzeo
  • kadre de la kultura programo prezentiĝos esperantisto Jan (Fidel) Řepa en rolo de la loka naskiĝinto kaj mecenato Valentin Ottendorfer kune kun membroj de la loka Klubo de amikoj de Esperanto!
  • ekde la 21-a horo vi povos antaŭĝoji koncerton de la folkroka muzikgrupo Kalibol en la ĝardeno de la Urba Muzeo kaj Galerio

PARTOPRENO EN LA TUTA PROGRAMO ESTAS SENPAGA!

Kankanon en nia muzeo dum la lastjara muzea nokto vi povads spekti ĈI-TIE.

Kontakto: svitavy@esperanto.cz


Ebleco prizorgi romantikan tranokton en la muzea turo (300,–CZK/popersone kaj nokte en 1 unulita kaj 1 dulita ĉambro, 200,– CZK/popersone kaj nokte por 5membra grupo: 2ĉambra apartamento kun 2lita kaj 3lita ĉambroj). Komuna necesejo/duŝejo, haveblas akvoboligilo, mikroonda varmigilo kaj vazaro por memstara pretigo de manĝoj. Eblas interkonsenti ankaŭ pli luksan loĝadon en pensiono aŭ hotelo.

Precipe eksterlandaj gastoj povas dum la semajnfino fari ekskursojn ekz. al la proksimaj urbetoj Litomyšl (kun kastelo sur UNESCO-listo) aŭ Polička (peraŭte, aŭ per publika buso aŭ trajno). Ĉiĉeronado laŭ interkonsento kun la loka Esperanto-klubo.

Svitavy situas sur la ĉefa trajnlinio inter Prago kaj Brno(-Vieno). Eksterlandanojn ni povas konsili pri taŭga trafikebleco.

Ni ĝojatendas vian viziton!

Info: svitavy (heliko) esperanto.cz

Montrite 909x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024