Muzea nokto

Okazloko - Svitavy, CZ

08
6

Svitavy, CZ


Denove ni pretigas por vi inaŭguron de la nova ekspozicio kun riĉa akompana kultura programo! La ĉi-jara temo „ESPERANTO KAJ MUZOJ“ pritraktos vaste la temon de artaj (ne nur figurartaj) verkoj en Esperanto, artaĵoj rilataj al Esperanto kaj diversspecaj artverkoj kreitaj de esperantistoj. La akompana programo inkluzivos kompreneble ankaŭ muzikon, literaturon kaj filmon.


SKIZA PROGRAMO:

ĉirkaŭ 12:00 alveno de trajnoj el diversaj direktoj

ekde 12:30 por interesitoj komuna tagmanĝo kaj babilado
en la restoracio Astra

13:30–14:00 malfermo de la Esperanto-Muzeo en la Domo de Ottendorfer

14:00–15:45 kultura kaj kleriga programo por esperantistoj

16:00–17:30 solena inaŭguro de la nova ekspozicio
„ESPERANTO KAJ MUZOJ“ kun akompana
programo (ankaŭ por publiko, okazos dulingve)

ekde 18:00 partopreno en programoj de la Muzea nokto en Urba Muzeo kaj Galerio (kun ĉi-jara ĉeftemo: „ABELBREDADO“: – ekspozicio, tradicia jarfoiro, laboratelieroj) kaj en salonego de la Domo de Ottendorfer (renkontiĝo kun interesaj personoj el 1911, inkl. spiriton de d-ro Zamenhof); babilado kun geamikoj en vinoteko aŭ teejo, laŭinterese antaŭdorma Esperanto-kantado kun gitaro

Partopreno en la programo kaj refreŝiĝo kadre de la ekspozicia inaŭguro estas komplete SENPAGA!

Info: svitavy@esperanto.cz


NI ESPERAS PRI VIA ABUNDA ALVENO KAJ ANTAŬĜOJAS VIN!

Muzea grupo de ĈEA

Montrite 1318x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2019