La 9-a Postferia Renkontiĝo

Okazloko - Netolice, CZ

05
9

Netolice, CZ


Tradicia renkontiĝo de la klubo „La Ponto“ Písek, okazanta ĉiujare en alia loko – ĉi-foje en ĉarma sudbohemia kampurbeto Netolice, kiu havas i.a. sian oficialan urban retejon kaj retejon de la arkeoparko ankaŭ en Esperanto-versio.

Situo de la urbeto SURMAPE

Busa konekto el České Budějovice (Budweis):je 8:45 (en Netolice je 9:22)

Planata programo:

Antaŭ 9:30 renkontiĝo en parko sur la ĉefplaco.

9:30 Vizito de la Urba muzeo kaj de la migra ekspozicio Ĉu Esperanto estas morta lingvo?, kultura kaj kleriga programo en la muzeo, promeno al arkeoparko, komuna tagmanĝo kaj kantado kun gitaro, vizito de la renesanca kastelo Kratochvíle kun ĉiĉeronado en Esperanto far du renesance kostumitaj gvidantoj kaj historia muziko en Esperanto, promeno tra kastela ĝardeno. Supozata oficiala fino ĉ. 16:30, kun ebla amuziĝo pli poste.

muzeo en Netolice

ĉarma kastelo Kratochvíle, zdroj foto

Elspezoj: programo inlkluzive enirbiletojn (kastelo, ĝardeno + muzeo) kaj tagmanĝon (ĉefplado – kokidaĵo kun terpomoj kaj salato, vegetaranoj anstataŭ viando omleto kun pizo) estas 295,– CZK perlaborantoj kaj 220,– CZK studentoj kaj priaĝuloj (1 Eŭro = ĉ. 28 CZK).

Aliĝoj (ankaŭ por mendo de la tagmanĝo, des pli por tranokto):

ĝis la 30-a de aŭgusto ĉe netolice (heliko) esperanto.cz (kaj kopie ĉe pisek (heliko) esperanto.cz!)!

Antaŭdankon por via akurateco kaj solidareco kun la organizantoj :-)!


Por dezirantoj ni povas mendi tranokton (ĉu malmultekostan en la turisma tranoktejo aŭ ĉefiŝlaga aŭtokampadejo, aŭ pli komfortan en tristela hotelo Rychta). Bv. informiĝi plej malfrue ĝis la 10-a de aŭgusto!

Post la aranĝo en la ĉirkaŭajo invididue viziteblas ekz. romantika kastelo Hluboká, urborezervejo České Budějovice, unike konservita renesanca urbo Český Krumlov (sur UNESCO-listo) k.a.

Montrite 594x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2019