La 8-a Marcipana Kristnasko

Okazloko - Svitavy, CZ

06
12

Svitavy, CZ



Ni invitas vin pasigi adventan tempon en Svitavy kaj Esperanto-muzeo!

Tradicia adventa krea ateliero (ne nur!) por infanoj sub sperta gvido de geedzoj Vyšinka, posedantoj de sukeraĵejo en Vracov.

Okazloko – Esperanto-Muzeo (teretaĝo de la Domo de Ottendorfer, nám. Míru – rande de la ĉefplaco).

Malfermite ekde la 9-a ĝis la 17-a horo, enirpago nuraj 20,– CZK (inkluzive marcipana materialon por kreado).


Ebleco ne nur trarigardi Esperanto-ekspozicion (Kun Esperanto ĉirkaŭ la mondo), sed samtempe krei propran aŭ aĉeti jam pretajn marcipanajn figuretojn.

Riĉa adventa programo en apuda Urba muzeo kaj galerio, tradicia adventa jarfoiro sur la placo.

Info: svitavy (heliko) esperanto.cz

Montrite 687x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2019