La 7-a Postferia Renkontiĝo

Okazloko - Vodňany,CZ

07
9

Vodňany,CZ


Tradicia aranĝo de Esperanto-Klubo „La Ponto“ Písek, ĉi-foje kadre de la „Historio urba solenaĵo“ de Vodňany, ĉi-jare omaĝe al 120-jara jubileo de alveno de la unua trajno al la urbo.

PROGRAMO:

  • mallonga promeno tra la urbocentro kun esperantlingva ĉiĉeronado, vizito de la gotika preĝejo kaj de aliaj, kutime ne alireblaj vidindaĵoj (urbodoma kelaro, bastionoj ktp)
  • partopreno en la kultura programo de la „Urba solenaĵo“
  • komuna tagmanĝo kun mallonga lingvokleriga programo
  • senpaga vizito de la Urba muzeo kaj galerio
  • laŭinterese paralele
    1. mallonga piedekskurso al la fiŝlaga digo
    2. babilado en la sukeraĵejo

Detala programo estos precizigita laŭ la programo de la Urba solenaĵo.

Fotogalerio de la Urba solenaĵo en Vodňany en 2012

Informojn pri la tempo kaj loko de la komenco kaj pri la tagmanĝo bv. peti ĉe:

pisek(heliko)es­peranto.cz

Montrite 1075x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024