La 6-a Postferia renkontiĝo
Okazloko - Písek, CZ
Písek, CZ
La 8-an de septembro en Písek okazas TAGO DE MALFERMITAJ PORDOJ DE
MEMORINDAĴOJ, dum kiu estas alirebligitaj objektoj kaj interesaj
lokoj, kiuj alitempe ne estas por publiko malfermitaj. Kun kelkaj el ili vi
konatiĝis dum promenoj kun esperanta ĉiĉerono. La aranĝo havas du
komencojn:
- je 9:45 antaŭ ladekana preĝejo de Naskiĝo de Virgulino Maria – de tie
veturigo per aŭtoj al arbarparko
- antaŭ la 10-a horo renkontiĝo antaŭ arbarparko de la Forstista
lernejo – promeno kun faka klarigo kaj interesaĵoj pri raraj arboj (por
aliĝintaj interesuloj eblas veturigo per aŭto de la busa kaj trajna
stacidomo)
- vizito de la plej malnova urba preĝejo de Sankta Venceslao kun unikaj
freskoj de Majstro Johano Hus
- promeno tra la antaŭurbo kaj laŭlonge de la rivero reen al la urbocentro
(survoje trarigardo de la renesanca sonorilejo kaj ekspozicio de ŝtonaj statuoj
ĉe la ponto)
- Komuna tagmanĝo en la gastejo U Reinerů en Palackého saddy (Parko de
Palacký) kaj sekva mallonga lingvokleriga programo kaj kantado kun gitaro
- Du variantoj de la posttagmeza programo:
- eta promeno tra la centro kun interesaĵoj pri domblazonoj kaj veturigo al
la Ŝtata ĉevalbredejo (Nacia kultura memorindaĵo) – je la 15 a horo
trarigardo kun faka klarigo, ekspozivcio kaj filmprojekciado
- vizitoj de la urbaj muzeoj/ekspozicioj en la urbocentro
Unueca partoprenkotizo ne estos ĉi-jare kolektata. Antaŭtagmeza programo
estas senpaga, nedevigan tagmanĝon laŭ propra elekto ĉiu pagas memstare, kaj
en ĉevalbredejo estas enirpago libervola (nedeviga). Regiona muzeo, ekspozicioj
en Sladovna (Maltejo), Memordomo de Heyduk kaj urba elektrejo estass ĉi-jare
alireblaj kun pagita enirbileto, sed vizitantoj pagintaj en unu objekto plenan
sumon povas en pluaj objektoj ricevi duonan rabaton.
Pli detalajn informojn, programon kaj eblecon rezervi aŭtoveturigon el/al
stacidomo vi povos ricevi ĉe la adreso pisek@esperanto.cz
Zobrazeno 250x