La 42-a Lingva Seminario

Okazloko - Skokovy, CZ

19 - 25
10

Skokovy, CZ

Tradicia semajna seminario en familieca pensiono ESPERO, kiu troviĝas en pitoreska okcidenta parto de sabloŝtona Bohemia Paradizo (norde de Prago), plena de divesspecaj turismaj allogaĵoj (kulturaj kaj naturaj).


Familieca ripoziga etoso, senbara medio, 2–3-maks.4litaj ĉambroj (kun lavujo;duŝejoj/ne­cesejoj surkoridore). PREZO proksimume 420 CZK/tago (l Eǔro = ĉ. 28 CZK) por kompleta servo je unu tago (tranokto + 3 manĝoj). KOTIZO por organizaj kaj programaj elspezoj (minim. 100–200,– CZK – laŭ longeco de la restado). Oni pagas surloke. Eblas ev. veni ankaŭ por malpli da tagoj!


PROGRAMO: Antaŭtagmeze lingvoinstruado kaj lingvopraktikado diversgrada, posttagmeze ekskursoj, promenoj, rilakso, manlaboraj atelieroj, vespera amuziĝo, kantado, filmprojekcia­do ktp.

Ĉi-foje estas planata ankaŭ seminario kun amatora aktorino Stanislava Hošková (posteulino de Eva Seemannová) kaj komputila konsultejo por komencantoj kaj iomaj progresintoj.

Laŭinterese oni povas mendi kuracprocedurojn aŭ pruntepreni biciklon.

Jen nia nova FOTOGALERIO !!


Informoj kaj aliĝoj: Jindřiška Drahotová, drahotova (heliko) esperanto.cz, tel. (+420) 720 652 320


Eksterlandajn gastojn ni volonte helpos pri trovo de la plej taŭga trafikebleco. (KONEKTO: buse al Žďár, Žehrov (neplena 1 km de la pensiono – linioj el Turnov, Sobotka aŭ Mnichovo Hradiště) aŭ trajne al la haltejo (de tie laŭ interkonsento veturigo peraŭte).

Ni antaŭĝojas, ke vi plilarĝigos nian verdan familion :-)!

Montrite 463x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2019