La 2-a Virtuala Kongreso de Esperanto

Okazloko - online

17 - 24
7

online


Ĉi-jara La 106-a UK planita por Belfasto (same kiel lastjare en Montrealo) ne okazos kaj realiĝos nur en virtuala formo.

Ankaŭ en 2021 atendas vin vico da interesaj diverslingvaj prelegoj, diskutoj, kunvenoj de fak- kaj hobigrupoj, koncertoj kaj filmprojekciadoj.

Individuaj membroj de UEA aliĝintaj ĝis la 4-a da julio povas partopreni SENPAGE. zdarma. Tiun ĉi eblecon havos ankaŭ tiuj, kiuj pagos por 2021 bazan membrecon en UEA (MB, inkluzivanta aliron al Jarlibro kaj al la gazeto Revuo Esperanto) kontraŭ 27 Eŭroj.

Por ĉiuj ceteraj la kotizo estas 50 Eŭroj. Ankoraŭ eblas aliĝi!

Detalaj aktualaj informoj kaj aliĝilo disponeblas en la retejo

Vk.esperanto.cz.

Ĝis 14.7. aliĝis 1706 partoprenantoj el 95 landoj.

Utiligu tiun ĉi unikan okazon el komforto de via hejmo kaj sub tre davoraj financaj kondiĉoj sekvi riĉan programon kaj komuniki kun esperantistoj el la tuta mondo! Granda parto de programoj estos registrata kaj la aliĝintoj povos spekti ilin laŭ siaj tempeblecoj ankaŭ POST la aranĝo.

  • pd-

Montrite 293x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024