La 101-a Universala Kongreso de Esperanto

Okazloko - Nitra, SK

23 - 30
7

Nitra, SK


La plej grava aranĝo de la jaro, kun riĉa programo faka, turisma kaj kultura

Ĉeftemo – „Socia justeco – lingva justeco“

Oficiala retejo

Aliĝilo

Invito al la 101-a UKo de Esperanto – mallonga filmeto

Muzika invitilo Venu, venku kun mi trinki kun zimbalona ensemblo


Kial veni al Slovakio por la 101a UK? La Universala Kongreso en Slovakio havos kelkajn specialaĵojn:

  • Historie unua UK en Slovakio.
  • Ekologia kongreso (Eŭrope atingeblas trajne, buse, aŭte, ene de la urbo oni ne bezonos urban trafikon, ĉio kongresrilata estas ene de pieda distanco de 1 km).
  • Ekonomia kongreso (la tranoktado-prezoj ekas jam ĉe 7 EUR/nokto, tagmanĝkostoj en restoracio: 3,50 EUR, biero: 1 EUR).
  • Videbla kongreso (Nitro estas relative malgranda urbo, danke al kio Esperanto kaj la kongreso estos tre bone videblaj).
  • Gastamo kaj gastronomio.
  • Eblo malkovri Slovakion (landon meze de Eŭropo, kun tre riĉa historio).
  • Nova jarcento de kongresoj (modernigo, novigo de la plej granda Esperanto-kongreso).
  • Riĉega junulara programo (Nepre indos ĝin partopreni).
  • Riĉa kultura kaj faka programo

Ĉi-jara kongresa celo estas agi ekstermovade kaj malfermi nian movadon al la mondo. La 101a UK okazos en la tempo, kiam Slovakio prezidos la Konsilion de EU (julio – decembro 2016). Dum la 101a UK la 23–30an de julio 2016 okazos kvar malfermitaj fakaj aranĝoj:

  1. Lingvo-politika konferenco de Viŝegradaj landoj V4+ “Perspektivoj de lingva komunikado en EU”.
  2. Internacia entreprenista kaj komerca forumo “Investi en koro de Eŭropo – investi en Slovakio”.
  3. “Inter-religia renkontiĝo” de reprezentantoj de diversaj religioj.
  4. La 20a Internacia Medicina Esperanta Kongreso.

Montrite 709x

Soubory
pdf Prezento de la 101-a UK en Nitro.pdf (2.93 MB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2019