Kun kuniklo tra tubo

Okazloko - Kralupy nad Vltavou,CZ

03
7

Kralupy nad Vltavou,CZ

Alproksimiĝas fino de la lerneja jaro, komenciĝas libertempo… Bonega tempo por Esperanto-renkontiĝo. ;-)

Ĝi nun estos en Kralupy nad Vltavou dimanĉe la 3an de julio (eventuale ankaŭ lunde pro tiuj, kiuj volos tranokti). Oni renkontiĝos en Prago en la stacidomo de Masaryk je 14:30, poste trajne je la 14:40 en urbon Kralupy, kien la trajno venos je 15:15, do se iu preferas renkonti nin en Kralupy, tia ebleco ankaŭ ekzistas je la dekkvina kaj kvarono. Kaj kiu estos la programo? Unue promeno en Kralupy kaj la ekskurson oni finigos per pikniko en ĝardeno de organizantino de tiu ĉi renkontiĝo, do ne forgesu kunporti ion por manĝi; je dispono ni havos rostilon, do tio povas esti eĉ io rostebla. ;-) Se vi ne volos vespere reveni hejmen, ne estas problemo tranokti en Kralupy. Se iu scias tion tutcerte, bv. anonciĝi.

La renkontiĝo havas eĉ la oficialan nomon: „Kun kuniklo tra tubo“, kio signifas, ke oni iros tra tubo kaj ke ĉiu partoprenonto kunportu kuniklon. La formo estas libervola, ĝi povas esti bildo, pluŝbesto aŭ poemo. :-)

Ni ĝojatendas vin!

Bára Závodská

Retadreso por kontakto: zavodska.bara(ĉe)gma­il.com

Montrite 767x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024