Kodaj nomoj rete

23
11

Rete

Kodaj nomoj (angle Code Names, ĉeĥe Krycí jména) estas ĉeĥa tabla vortludo de Vlaada Chvatil. La ludo estas monde populara, ĝi jam estis eldonita en 30 lingvoj, ne nur eŭropaj. Ĉar dum pandemio ne eblas ludi en ludklubejoj, eldonisto de la ludo lanĉis retan version de la ludo. Nia klubo tradukis la retejon kaj vortojn.

Ni trovis, ke en Fracujo estas esperantista grupo, kiu ludas Kodajn Nomojn rete. Ni estas feliĉaj, ke nia laboro estas utila kaj la ludo estas ludata. Feliĉe ni ankaŭ trovis, ke la francoj ludas en la sama tempo, kiam okazas renkontiĝo de nia klubo. Tial tiu ĉi reta renkontiĝo estos vere internacia, ni kunigos al grupo de Fransoazo Oazo.

Detaloj pri tiu aranĝo vi vidos en evento de ĉeforganizanto:

https://eventaservo.org/e/b37488

Se vi ankoraŭ ne scias, kiel ludi la ludon, spektu registraĵon ĉe Jutubo:

https://youtu.be/yYi2IGC62zw

Komenco: je la 18-a horo

Organizantoj: Fransoazo Oazo kaj Esperantista klubo Brno

Kodaj nomoj rete

Montrite 188x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024