Kodaj nomoj rete

16
3

Brno, virtuala aranĝo per Skajpo

Kodaj nomoj (angle Code Names, ĉeĥe Krycí jména) estas ĉeĥa tabla vortludo de Vlaada Chvatil. La ludo estas monde populara, ĝi jam estis eldonita en 30 lingvoj, ne nur eŭropaj. Ĉar dum pandemio ne eblas ludi en ludklubejoj, eldonisto de la ludo lanĉis retan version de la ludo. Nia klubo tradukis la retejon kaj vortojn. Venu testi Kodajn nomojn en Esperanto. La organizanto klarigos la regulojn, ni ludos kaj kontrolos la tradukon.

Lingvo: Esperanto

Gvidos: Milan Kolka

Kiam: Mardo la 16-an de Marto 2021, je la 18-a horo (UTC+1)

La aranĝo okazaos rete per Skajpo (Skype). La renkontiĝo estis registrita, vi povas spekti ĝin ĉe https://youtu.be/yYi2IGC62zw .

Vi povas ludi ĉe https://codenames.game/ .

Ludado en Esperantista Klubo Brno en Majo 2018

Montrite 265x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024