Bertha von Suttner, la unua ina nobelpremiito pri paco

01
6

Brno, virtuala aranĝo per Skajpo

Bertha von Suttner (1843–1914), naskiĝis en Prago (tiama Aŭstria Imperio) kiel grafino Bertha Sophia Felicita Kinsky. Tridekjara ŝi edziniĝis kun Arthur von Suttner. En la jaro 1905 ŝi kiel la unua virino ricevis la Nobel-premion pri paco. Tutmonde ŝin famigis ŝia majstroverko For la batalilojn!. Lian vivon kaj aktivadojn, inkluzive de tiuj literaturaj, priskribis P. Chrdle en la verko Sen laco popr paco: Vivo kaj verko de Bertha von Suttner.

Apud la porpacaj aktivadoj ŝi engaĝiĝis kontraŭ la tiama forta antisemitismo kaj okupiĝis ankaŭ pri virina emancipiĝo.

Prelegos: Petr Chrdle

Komenco: je la 18-a horo (UTC+2).

Organizanto: Esperantista klubo Brno

La programo okazis rete per Skajpo. Registraĵon de la prelego vi povas spekti ĉe https://youtu.be/dssUwNdxuzY.

  • mk-

Bertha von Suttner

Montrite 269x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024