Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio 2016

Okazloko - Stolpen

03
12

Stolpen


Antaŭkristnaska kolbasumado en Saksio 2016

E-mental´ kunlaborante kun dresdenaj esperantistoj invitas vin partopreni Antaŭkristnaskan Kolbasumadon en Śaksio, ĉi foje en bela urbeto Stolten.


Kio atendas vin? Trarigardo de la urbo kaj kastelo, vizito de Kristnaska merkato kaj gustumado de kolbasoj, kafumado…. Kaj precipe renkontiĝo kun amikoj!

Kunveno: Stacidomo Stolpen ĉe biletvendejo je la 10.30


Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Prago, estas kunveno je la 6.15 en Masarykovo nádraží ĉe biletvendejo. Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.

Trajno:

Praha 6.53 – Děčín 8.32

Děčín 8.40 – Sebnitz 9.39

Sebnitz 9.43 – Stolpen 10.20

Vojaĝbileto: Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2–5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 550 Kč (la bileto validas kaj por la trajno kaj por la buso). Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE.

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de aŭ trans Dresdeno, estas je la 8:20 renkontiĝo en ĉefa stacidomo de Dresdeno ĉe granda anonctabulo antaŭ la subaj reloj.

Trajno:

Dresdeno 8:41 – Pirna 9:03

Pirna 9:11 – Stolpen 9.38

De Lepsiko oni eblas uzi la trajnon al Dresdeno je 7:00.


Reveno laŭ vetero kaj interkonsento de partoprenantoj.

Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago@seznam.cz . Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

Por partoprenantoj, kiuj bezonus tranoktadon en Prago, eblas proponi lokon en propra dormosako ĉe pragaj Esperantistoj.


E-mental´

www.e-mental.cz

e-mentalprago@seznam.cz

Montrite 321x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2019