Anstataŭa Kongreso de Ĉeĥa Esperanto-Asocio

Okazloko - Ústí nad Orlicí

06 - 08
11

Ústí nad Orlicí


Oficiala aranĝo de ĈEA kun labortraktado, urbotrarigardo, kleriga,kultura kaj amuza programo.

Ĉar Oficiala ĈEA-Kongreso 26.9. devos esti plej probable nuligita pro nesufiĉa partopreno (laŭ preskriboj de la nova Civitana leĝaro necesas pli ol duono de la tuta membraro), tiu ĉi aranĝo estos proklamita Anstataŭa ĈEA-Kongreso kaj estos ligita ankaŭ kun necesa ŝanĝo de la statuto!

Okazloko: Studenthejmo de Artmetia mezlernejo, strato Zahradní 541

Loĝado: en 2-litaj ĉambroj (duŝejo/necesejo komunaj por 2 ĉambroj)

En la areo troviĝas manĝejo kaj klubejo.


PREZOJ:

Membroj de ĈEA, ĈEJ kaj SKEF – aliĝintaj ĝis 30.9. – 150,– CZK, poste 200,– CZK

Ceteraj 250,– CZK

2 tranoktoj en dulita ĉambro + plena pensio (6 manĝoj) 760,–

Eblas ankaŭ mendo de unuopaj servoj (kun krompago)


Jen klaku al ELEKTRONIKA ALIĜILO!


SKIZA PROGRAMO:

Vendrede posttagmeze (ekde 16:00)

laŭinterese lingva konversacio kaj renkontiĝoj de sekcioj kaj laborgrupoj

Vendrede vespere:

Projekciado kaj impresoj el la 100-a Kongreso en Lillo

Prelego de Jan Příborský, estro de la Sekcio de nevidantoj

Premiero de la esperante dublita filmo pri Karel Čapek

Bapto de la 4-a eldono de la lernolibro „Esperantem za tři měsíce“

Komuna kantado kun gitaro

Sabate:

Antaŭtagmeza labora traktado (inkl. ŝanĝojn en la statuto)

Posttagmeza trarigardo de la urbaj memorindaĵoj, vizito de la urba muzeo

Antaŭvesperaj diskutoj kaj/aŭ seminarietoj

Vespere:

Muzika prezentiĝo de la Sekcio de nevidantoj (geedzoj Jelínek kaj Karaš) kaj plej supozeble ankaŭ bapto de ilia muzika KD-o eldonata de ĈEA

Dancado ĉe viva muziko kaj amuziĝo

Dimanĉe antaŭtagmeze:

Labora traktado (diskutoj, klerigado, agadplanado por la sekva jaro)

La programo estos ĝustatempe detaligita!

Info: cea (heliko) esperanto.cz

NI ANTAŬĜOJAS RENKONTIĜON KUN VI!

Montrite 1326x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024