Anna Lowenstein [GB] - Mia nova romano: Agripina

14
5

virtuala aranĝo - E-Klubo Antverpeno


Pri sia nova historia romano parolos konata Esperanto-verkistino.

"De la lastaj dek du jaroj mi verkas romanon pri Agripina, la patrino de Nerono – evidente kun multaj interrompoj, ĉefe pro miaj Esperantaj agadoj. Kaj nun finfine ĝia Esperanta traduko estas preskaŭ preta.

Mi rakontos pri la vivo de Agripina: kiu ŝi estis, kiel la romaj historiistoj prezentis ŝin, kaj pri la diferenco inter misfamo kaj realo."


La programo okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo de la Mezeŭropa somera tempo (UTC + 2) en interreto per „ZOOM“.

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET. Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.

fonto: EventaServo.org

pd-

Montrite 268x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024