Aŭtuna lingva seminario

Okazloko - Skokovy, CZ

08 - 14
9

Skokovy, CZ


Tradicia semajna seminario en pensiono ESPERO, kiu troviĝas en pitoreska okcidenta parto de Bohemia Paradizo (norde de Prago).

Por interesitoj diversaĝaj, kaj sanaj kaj handikapitaj (kunlabore kun AEH). Antaŭtagmeze diversgradaj Esperanto-kursoj, posttagmeze promenoj kaj ekskursoj, artmetiaj aktivecoj. Ebleco de korpa regeneriĝo, tabloteniso kaj aliaj sportaktivecoj (inkl. prunteprenon de bicikloj).

Familieca harmonia etoso, senbariera medio, loĝigo en 2–5 litaj ĉambroj, favoraj prezoj (420,– CZK – 1 EURO=25,–CZK – por loĝado kaj manĝado/perso­no/tago + kontribuo 100,– – 200,– CZK (laŭ restadtempo) por organizaj kaj programaj elspezoj).

Aliĝilo elŝuteblas ĉi-sube.

Informoj: Jindřiška Drahotová, drahotova@esperanto.cz, tel. (+420) 720 652 320

Montrite 913x

Soubory
doc AMIKA INVITO-2014-skokovy.doc (260 kB)
doc ALIGXILO-2014-skokovy.doc (18.5 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024