8-a E-mentala pikniko

Okazloko - Krupka

10
9

Krupka


E-Mental´ kunlaborante kun dresdenaj esperantistoj invitas vin partopreni grandan E-Mentalan piknikon

Atendas vin vojo de Krupka al ruino de fortikaĵo Kyšperk, tra la malnova Dresden-Teplica poŝtostrato ĝis la Komáří vížka. Kaj kiel premio reveno per telfero al Bohosudov.


Kunvenloko:9.45 ĉe biletvendejo de stacidomo Krupka-Bohosudov

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi de Prago:

Kunveno estas je la 7.00 ĉe biletvendejo de praga ĉefstacidomo. Tuj poste komuna aĉetado de biletoj.

Trajno: Praha 7.27 – Ústí nad Labem 8.41 Ústí nad Labem 8.58 – Krupka-Bohosudov 9.13

Vojaĝbileto en Ĉeĥio: Por vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton LABE-ELBE. Kun unu bileto povas vojaĝi 2–5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 550 Kč . Tiu, kiu vojaĝos de Prago, devos aĉeti bileton Prago-Vraňany, de kie poste validas jam menciita bileto LABE-ELBE

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Dresdeno:

Kunveno estas je la 7:20 en Dresden Hbf ĉe la granda anonctabulo antaŭ la subaj reloj.

Bus 360: Dresden 7.44 (ekveturo de antaŭ Dresden Hbf, orienta flanko, inter la du relopontoj) – Teplice v Čechách 9.14

Trajno: Teplice v Čechách 9.35 – Krupka-Bohosudov 9.40

Por partoprenantoj, kiuj planas vojaĝi el Lepsiko:

Trajno: Leipzig Hbf 6:00 (RE 16505) – Dresden Hbf 7:32

Vojaĝbileto el Germanio: Por la vojaĝo eblas uzi favorprezan bileton Elbe-Labe. Kun unu bileto povas vojaĝi 2–5 personoj dum tuta tago kaj ĝi kostas 33 € kaj la bileto validas en la tuta VVO + Ùstecký kraj (regionaj trajnoj/busoj). La bileton oni planas aĉeti en Dresdeno. (Se vi planas veni de Lepsiko aŭ de alia urbo, bonvolu kontakti Thomas Winkler (thowinkler(ĉe)gma­il.com) por interkonsenti la eblecon aĉeti la bileton aliloke).


Kion kunporti? Bonajn promenŝuojn, bonan humoron, ujon por trinki kaj kompreneble ion por kontribui al la granda pikniko!!!!

Reveno estos laŭ vetero kaj volo de partoprenantoj!

Se vi planas partopreni, skribu al e-mentalprago@seznam.cz . Same skribu, se vi havas iujn demandojn!

Por partoprenantoj, kiuj bezonus tranoktadon en Prago, eblas proponi lokon en propra dormosako ĉe pragaj Esperantistoj.


E-mental´

www.e-mental.cz

e-mentalprago@seznam.cz

Montrite 645x

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024