49-a Lingva Seminario

Okazloko - Skokovy, CZ

09 - 12
5

Skokovy, CZ


Semajnfina seminario en familieca pensiono ESPERO, kiu troviĝas en pitoreska okcidenta parto de sabloŝtona Bohemia Paradizo (norde de Prago), plena de divesspecaj turismaj allogaĵoj (kulturaj kaj naturaj).


Familieca ripoziga etoso, senbara medio, 2–3-maks.4litaj ĉambroj (kun lavujo;duŝejoj/ne­cesejoj surkoridore). PREZO proksimume 430 CZK/tago (1 Eǔro = ĉ. 26 CZK) por kompleta servo je unu tago (tranokto + 3 manĝoj). Oni pagas surloke. Eblas veni ankaŭ por malpli da tagoj.


PROGRAMO: Antaŭtagmeze lingvoinstruado kaj lingvopraktikado diversgrada, posttagmeze ekskursoj, promenoj, rilakso, manlaboraj atelieroj, vespera amuziĝo, kantado, ev. filmprojekcia­do ktp.

Laŭinterese oni povas mendi kuracprocedurojn aŭ pruntepreni biciklon.

FOTOGALERIO DE LA ARANĜO

unu el ŝatataj ekskursoceloj estas proksima burgo Kost (fonto)

Eksterlandajn gastojn ni volonte helpos pri trovo de la plej taŭga trafikebleco.

Ni antaŭĝojas, ke vi plilarĝigos nian verdan familion :-)!

Informoj: Jindřiška Drahotová, drahotova @ esperanto.cz, tel. (+420) 720 652 320

LA ALIĜILO elŝuteblas ĉi-sube.

  • pd-

Montrite 1357x

Soubory
doc skokovy-invitilo-majo-2019-eo.doc (176 kB)
doc aliĝilo-skokovy-majo-2019.doc (33.5 kB)

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024