ARKADIJ T. AVERĈENKO

FORTA KARAKTERO – SILENTEMA NAJBARO

Nevino:  – Halo? Ĉu la centro? Bonan tagon, fraŭlino? Nu, kio estas nova en via telefonoficejo? Ĉu la linioj estas en ordo? Ĉu la muntistoj ne estas ebriaj? Kian? Ke oni ne rajtas malhelpi la deĵoron en la centro per privata babilado? Tio estus bela? Mi zorgas, ke estu ĉio en bona ordo ĉe vi, kaj vi prikrias min. Nu, ne koleru, mi kisas vian vangeton por tio. Fraŭlino? Konektu min al iu numero. Eble 19–282, jes? Kion? Oo, kiel vi estas bela, kolerante? Ĉu tio estas 19–282? Kiu estas ĉe la aparato ? A – aa. . . Ĉu vi estas Alexěj Kubarev? Ĉu tie la polica direkcio? Kion? Jes. Vi estas petata tuj veni al la polica direkcio en la oficejon de la sekreta polico. Kiel – el kia kaŭzo? Oni akuzis vin pro ŝtelo de arĝenta manĝilaro ĉe familio Gastamant. Prefere konfesu, aŭ ĝi finiĝos pli malbone (ŝi laŭte kaj sonore ekridas). Kion? Ĉu vi ektimis? Tio estas mi, Aĉjo! Bonan tagon, mia ora. Kion mi nun faras? Imagu nur; mi devas iri en tiun stultan pentrokurson! Mia onklo tute freneziĝis. »Lernu pentri!« Kaj nenion alian li konas. Ĵus mi sidas kaj pripensas kiel elturniĝi el tiu pentrado!. . . Kaj kion vi faras? Vi veturas al Pavlovsk? Aĥ, vi porketo, malbona! Lia fianĉino devas pentri nazojn kaj okulojn, kaj dume li bone fartos en Pavlovsk?! Kion? Kiel mi povus veturi?! Sufiĉus ke mi nur per vorto aludu antaŭ li – kaj la tegmento ekflamus!! Vi ja konas lian karakteron! Tio estas telegrafa stango, sed ne homa onklo. Li mortoturmentos min, tiu onkleto. . . Aĉjo, ĉu vi venados al mia tombeto? Vi venos, eksidos sur la sarkofago, kaj mi kaptos vin ĉe la piedo, sed ki-el!. . Kion? Edziĝfesto? Kia edziĝfesto? Aĥ, la nia?. . . Unue vi devus demandi mian onklon. Kion? Ĉu vi timas? Mi povas imagi, kiel vi diros ĝin al li. . . Tujsekve li ekkriegos kiel sovaĝa besto, forŝiros vian kapon, metos ĝin sub vian brakon kaj akompanos vin de la ŝtuparo, Dio gardu kiel!. . Kion? Ke mi parolu kun li? Mia Dio, kia malsaĝa vi estas? Ĉu vi eble ne konas la onklon? Sufiĉus la plej eta aludo pri vi, pri la edziĝfesto, kaj ĉio okazus tuj male. Spite al mi, li estus preta eĉ mem edziĝi je vi. Tio jam tute ne estas onklo, sed libanona cedro. (Malantaŭ la scenejo aŭdiĝas la voĉo de l'onklo. »Tia malordo! En ĉi tiu malbenita domo nenio estas trovebla!«.) O! Li jam grimpas ĉi tien, tiu mia trezoro. Nu, Aĉjo, savu vin – aŭ li mortigos vin per elektra kurento el la telefono.

Onklo: (eniras, forte ekscitita) – – Oni ĉiam metas la aĴon, diablo scias kien!

Nevino: (daŭrigante la telefonadon) – – Nur ne tro amelu mian bluzeton, kolombineto! Kiu, pro Dio, amelas silkan bluzeton? Kaj por la tolaĵo venu morgaŭ matene.

Onklo: Kian telefonadon vi havas? Kun kiu?

Nevino: Mi parolas kun la lavistino.

Onklo: Kian telefonadon vi havas denove – kun lavistinoj?! Belan societon vi elserĉis al vi! Nur ellasu ĉiun lavistinon bele el via kapo – –

Nevino: Kiel mi povus lavistinon ellasi el la kapo? Kaj kion vi – – ĉu vi eble vestos malpuran tolaĴon?

Onklo: Kaj vestos!!! Se mi volos – mi vestos malpuran, kaj se mi volos – eĉ puran. Pri mia tolaĵo tute ne zorgu!

Nevino: (kolere) – – Tre higiena…!

Onklo: Jes! Higiena! Se mi volos – mi surŝmiros min tutan per gudro kaj irados tiel – nenies zorgo ĝi estos!..Ĝi estas mia afero!

Nevino: Onklo – – vi estas obstina kvazaŭ bovo!

Onklo: Tio ne estas vero, abomena knabineto! Tio ne estas vero! Mi havas bonegan karakteron! Ĉu vi aŭdas? Bonegan! Bonegan!…

Nevino: Vere – – vi estas anĝelo. Vi ja ankoraŭ ne transpaŝis la sojlon kaj jam komencis krii.

Onklo: Kaj krios! Mia kolo ne estas via kolo kaj ĉu mi ne kriu, se ordo ne regas en la domo?! Mi ĵus serĉas, mi serĉas la horloĝon – miaj okuloj preskaŭ elsaltas – sed kien vi metis ĝin – tion oni ne scias!

Nevino: Kaj eble, ke vi havas ĝin en la poŝo!

Onklo: Mi? En mia po… ŝo?! (kolere). Sufiĉe jam!! Ĉiuj en la domo rigardas min ia stultulo!?! Mi serĉas la horloĝon, kaj ŝi diras – ke mi havas ĝin en la poŝo. Se vi prefere ne zorgus pri mia poŝo!! Knabino kompatinda! En la kapo vi havas nur fianĉojn kaj lavistinojn. Mi demandas: Kie estas mia horloĝo?!

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017