SUR ROZOJ STERNITE

Opereto en 3 aktoj, verkis Bohumír Polách kaj Jiří Žalman (František Kožík), tradukis: Jiří V. Šamla, muzikon kom komponis:Jaromír WEINBERGER

(Tuj kiam finsonis la uverturo, malfermiĝas la kurteno, kaj lumiĝas la scenejo, prezentanta la ordinaciejon de Mariano, malantaŭe estas pordo en atendejon. Sinjoroj kantas – 6 sinjorinoj el ĥoro kaj Garden, ĉiuj krom Garden havas rozbukedojn. Kantado:)

Numero 1. Ĥoro

  1. Sinjoro: Sciu, min ĉiam prenas la kor'
  2. Sro: mian okulon granda dolor'
  3. Sro: zorgojn stomako faras al mi,
  4. Sro: nome mi kuŝas en agoni'.

1.Sro: Sinjor'
2.Sro: la seĝon donu al mi
3.Sro: Sinjor'
1.Sro: unua sidis ja mi,
Ĉambrist: Ĉesu, la krio estas terur'
Sinjoroj: Fraŭlin', voku min nune nur!

Ĉiuj: Afer' nekredebla … ktp.
(ili foriras en la atendejon)

Ĉambr.: (Tuj post la kanto de la sinjoroj, eniras la atendejon) Sekvanta sinjoro! (ŝi enlasas en la ordinaciejon sinjoron Najleto – Mariano eniras)

1. Najleto – Ĉambristino – Mariano – Sinjoroj

Najleto: Altestimata fraŭlino! Mia penado renkontiĝi kun vi en privata vivo …
Mariano: Sufiĉe, mi petas, En la ordinaciejo mi estas nur kaj nur kuracistino.
Najl.: Ó, mi petas, mi venas al vi kiel al kuracistino. Mi petas, ke vi sanigu mian koron.
Mariano: Mi ja telefone sciigis al vi, ke mi iras al paciento.
Najl.: Ĵus tial mi venas! (li ridas)
Mariano: Vi estas admirinda!
Najl.: Ĵus tia mi dezirus esti. Mi abonis loĝion en la operejo tuj apud la via, mi iradas tagmanĝi en la saman restoracion (li returnpaŝas al seĝo por pacientoj, la florbukedon senĉese malantaŭ la dorso) – Mallonge dirite, mia tasko estas kvarfoje dum la tago renkontiĝi kun vi.
Mariano: Vi povus prefere fari ion pli utilan (akre) Sidiĝu!
Najl.: Mi dankas! (li sidiĝas sur la rozbukedon – ĝemekspiras) Aĥ!
Mariano: Ĉu doloras vin io? Kial vi ĝemas?
Najl.: Pro doloro!
Mariano: Kio doloras vin? Montru!
Najl.: Ĉu vi permesos, ke mi ekstaru?
Mariano: Bonvolu! Do, kio doloras vin?
Najl.: (ekstaras) La koro!
Mariano: Ĉu koro?
Najl.: (ĝojigita) Jes, koro.
Mariano: Bone – demetu vestojn!
Najl.: Kion, mi petas?
Mariano: Senvestiĝi!
Najl.: Bonvolu pardoni, sed mi . . .
Mariano: Senvestiĝi! – Jakon, ĉemizon! Mi ja ne traesploros vian jakon.
Najl.: Sed bonvolu nur ekpensi – mia vizito . . .
Mar.: Ĉu vi eble timas la purecon de via tolaĵo? En tiu ĉi kazo venu venonte. Komplimenton!
Najl.: Fraŭlina moŝto – (foriras)
Mariano: (al si) Tio estis ideo! (ŝi sonorigas)
Ĉambr.: (iras en la atendejon) Sekvanta sinjoro, mi petas! Junulo: (komplimentas kaj transdonas florbukedon) Madame -
Mariano: Senvestiĝi!
Junulo: Kion, mi petas?
Mariano: Senvestiĝi! En mian ordinaciejon devas ĉiu venis senvestita. Mi petas, jakon, ĉemizon for!
Junulo: Sed, madame, mi estas . . .
Mariano: Estas, ne estas, senvestiĝi, mi petas, aliel mi ne povas akcepti vin.
Jun.: Madame . . . . (returnpaŝas en la atendejon)
Mar.: (al la ĉambristino) La sekvantan.
Ĉambr.: (vokas) Sekvanta sinjoro, mi petas.
2.jun.: Estimata, altestimata!
Mar.: Senvestiĝi! En mian ordinaciejon . . .
2.jun.: (spiritĉeeste) Mi petas, mi havas nenion internan. Mi . . .
Mar.: Nu?
2.jun.: Mi . . . (rapide) Mi perdis la memoron.
Mar.: (ironie) Vere?
2.jun.: Jes, mi petas. Kaj krom tio ankaŭ apetiton. Jes, kaj flaron …
Mar.: Interesa! Sidiĝu (ŝi prenas ion sur kulereton) Malfermu la buŝon! Englutu!
2.jun.: (eksaltas kaj ekskuiĝas) Brrrr tio estas maldolĉa! Ĝi malbonodoras – tio estas ja mineralakvo
Mar.: (donas bileton al li) Nu vidu! Vi resaniĝis! Guston vi havas, flaron vi havas, memoron vi reakiris kun suspekta rapideco! Jen estas poŝtpagilo je kvindek kronoj, vi estas resanigita. Adiaŭ! (la 2.junulo foriras, Mariano sonorigas)
Ĉambr.: Sekvanta sinjoro, mi petas!
3.jun.: (eniras sen jako kaj sen ĉemizo)
Mar.: Kiel, vi senvualigis vian atletan korpon?
3.jun.: Madame, mi nome – –
Mar.: Silentu!
3.jun.: Madame, permesu -
Mar.: Nenion mi permesos!
3.jun.: (finfine kuraĝiĝas) Madame, en la nomo de medicin-studenta klubo, mi permesas al mi, inviti vin al te-vespero, aranĝota (li enmetas manon en surbrustan poŝon, ekmemoras, ke li ne havas jakon, elprenas el pantalonpoŝo la invitilon) la 28-an de ĉi tiu monato. Se vi dezirus enirbiletojn – (la sama ludo – rezigne) Mi havas ilin en la jako.
Mar.: (ridas) Sed vi ja ne devis senvestiĝi!
3.jun.: (embarase) Madame, ordonis ĝin . . .
Mar.: Mi dankas al vi, eble mi venos.

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017