PETRO DEN:

KIEL FARIĜI KREANTO FACILE KAJ RAPIDE

El malnova privata letero

Ni ekprovu provon

Eseojn, eseojn, nu bone – sed pri kio? Kial ne – unufoje – pri la eseoj mem? Kial ne pri ĉio kaj nenio, kio finfine estas ĉiu eseo, kio estas eĉ la vivo mem! La vivo efektive estas eseo. La vorto eseo“ estas ja nenio alia, ol nia vorto provo“, fremdlingven tradukita. Tial vivi la vivon estas verdire provo vivi ĝin. Provo vivi ĝin en ĝia plej perfekta pleneco, en ĝia kolora multformeco, en ĝia fina memceleco. Bela vivo – jen bela eseo, bela vivo – jen bela provo, eksperimento! Do ni verku eseojn pri la granda Eseo de la vivo kaj pri mil kaj unu eksperimentoj, el kiuj la vivo konsistas. Ni ekprovu almenaŭ ĉi tiun provon!
Ĉu ni ne troigas asertante, ke la vivo de ni ĉiuj, la Vivo en sia tuteco – kaj ĉiuj ĝiaj funkcioj kaj esprimoj – estas nur eksperimentoj? Ĉu ĉiu paŝo mia, ĉiu enspiro mia, kiuj estas la plej efektivaj esprimoj de la vivo, estas eksperimentoj? Kompreneble, ili estas aŭ – pli ĝuste dirite – ili estis eksperimentoj! Tiam, kiam mi lernis spiradi, tiam, kiam mi lernis iradi. Kaj kiel gravaj estis ĉi tiuj eksperimentoj! Ĉu sen ili mi povus iam varmigi tineton da H2SO, super gasbruligilo“, aŭ meti musan kadavron sub vakuilon? Ĉu Newton aŭ Planck estus efektivigintaj siajn taskojn, se la unuaj kaj fundamentaj eksperimentoj de iliaj vivoj ne estus sukcesintaj?
La konstruejon, sur kiu ni laboras, ni transprenis de niaj antaŭuloj. Ni eĉ ne scias, kiu metis la unuan brikon. Kondiĉo de ĉiu spiro mia estas multaj spiroj de mi mem kaj de miaj antaŭuloj, same kondiĉo de ĉiu hodiaŭa eksperimento estas unu aŭ multaj hieraŭaj eksperimentoj. Kaj ne nur tio: multaj eksperimentoj tiel nomataj sukcesaj. Ĉar sensukcesaj eksperimentoj ne eatas konsiderataj. Ili ne lumas, ne sonas, ne havas posteulojn. Ili eatas kvazaŭ artefaritaj, nefruktodonaj floroj. Ili ne malsupreniĝas el la regno de la fantazio en la regnon de la efektiveco, kiu estas la mondo de sukcesaj eksperimentoj. Eĉ la rokoj de ĉi tiu mondo estas ŝtoniĝintaj sukcesaj eksperimentoj – mi ne scias, de kiaj vegetaloj kaj animaloj, kiuj hieraŭ aŭ antaŭ mil jaroj transverŝadis la maron de sia fantazio en la sablon de la efektiveco. Ili faris la samon, kion ni faras ĝis nun! Ĝis nun ni verŝas en la efektivecon niajn revojn tra kribrilo je pli aŭ malpli densa maŝaro, kribrilo, tra kiu falas sensukcesaj eksperimentoj kaj sur kiu restas io, kion solan oni kapablas preni en la manon, pesi kaj pritaksi. Kaj la kribrilo mem devas esti efektiva, tio estas, ĝi devas esti hieraŭa sukcesa eksperimento de sia farinto. Ĉi tiu sukcesa eksperimento havu kiun ajn nomon en la mondo de la efektiveco, oni nomu ĝin vidsento, homa mano, geometrio de Eŭklides, aŭ aŭtomobilo, ĉiuokaze ni ŝuldas ĝin al la transverŝinto, kiu estis antaŭ ni. Li faciligis la laboron al ni, li faciligis la vivon al ni. Sed ĉiu el ni devas mem transverŝi – aliokaze la maro verŝiĝus super lin.
La maro de la fantazio, kiu bruas kaj tondras en ĉiu. Almenaŭ dum la junaĝo, almenaŭ unufoje dum la vivo. Unufoje ĉiu aŭdas brui kaj tondri ĝin! Ne ekzistas homoj, kiuj neniam havis fantazion, kiuj ne aŭdis ĝian maron. Sed same kiel ekzistas multaj, kiuj ŝtopas siajn orelojn, por ne aŭdi ĝin, kaj la okulojn, por ne vidi ĝin, same ekzistas ankaŭ multaj, kiuj dronas en ĝi. Kaj la maro elĵetas sur la bordon iliajn korpojn sen animo, sen fantazio. Homo sen fantazio estas droninto en ĝia tutmonda provizo. Li estas kadavro, eĉ se li frekventas oficejojn, universitatojn aŭ artistejojn. Li ne vivas, ĉar efektive vivas nur tiu, kiu scias naĝi en la maro de la fantazio, kiu scias realigi la fantazion, kiu estas kreanto, kiu kreas. Ĉar ekprovi, fari provojn, eksperimentojn, tio estas la sola metodo por kreado. Produkti estas fari eksperimentojn. Krei estas fari sukcesan eksperimenton. Ĉar ĉio kreita estas nur sukcesinta eksperimento. Kaj ĉiu kreanto estas nek pli nek malpli ol fantaziulo, kiu sukcesis. Kiu sukcesis bridi kaj formi sian fantazion.
Kiu ne volus krei, kiu ne volus bone kaj feliĉe vivi, kiu ne volus, ke sukcesu lia granda Eksperimento kaj ankaŭ liaj malgrandaj eksperimentoj? Kiu ne rigardus kun envio, timo, estimo kaj amo la majstron, kiu scias krei, la kreanton, kies laboro sukcesas pli bone ol la laboro de kiu ajn: alia, mallonge dirite, kiu faras nur kaj nur sukcesajn eksperimentojn? Ĉu tiuj ĉi sentoj ne destinas la rilaton de la lernanto al la majstro, de la pentraĉisto al la artisto, de la malfortulo al fortulo kaj finfine ankaŭ de la homo al Dio? Ĉu Dio ne estas la kreinto, kiu el sia fantazio kreis efektivaĵon per sukcesa eksperimento, kiu dum ses tagoj kreis la mondon kaj faris nin ĉiujn iloj de sia kreaĵaro? Ĉu ĉi tiu Dio, kiu kreis nin laŭ sia bildo, tio estas por ke ni faru eksperimentojn, por ke ni kreu, ne diras al ni serĉu kaj vi trovos“, per aliaj vortoj provu kaj vi sukcesos“? Ĉu la lipoj kaj animoj de ĉiuj popoloj kaj epokoj ne flustras al li la unusolan preĝon: pri bona rezulto de iliaj provoj, ke tio sukcesu“? La eterna ĉasejo de indianoj, la nirvano de budaanoj, la ĉielo de kristanoj, la socia bonfarto de socialistoj, la utopiejo de frandemuloj, multe da mono por la plejmulto de ni, ĉio tio estas nura donaco de eksperimento, se ĝi sukcesos. Kaj tiamaniere la granda dio ĜI-SUKCESOS“ estas dio same de la kristanoj kiel de la paganoj, de la estetikuloj kiel de la simpluloj, de egoistoj kaj profetoj. Ĉiuj ni devas kredi je Ĝi! Sen la kredo je dio ĜI-SUKCESOS“ ni ne farus eksperimentojn, ni farus nek idojn, nek kristnaskajn kukojn, ni ne verkus dikajn sciencajn librojn kaj ne kantus kantetojn. Ni ĉesus zorgi, iri, manĝi kaj fine eĉ spiri.
Jen, kia grava afero estas la eksperimento. Ĉiu, eĉ la plej malgranda, eĉ la plej sensignifa! Ĉu ĝi ne meritas nian atenton? Ĉu – anstataŭ admiri ĉiam aferojn jam produktitajn – ni ne preferu iri en kemiajn laborejojn, en kuirejojn, al bakistaj tinoj, antaŭ kokidajn kovejojn kaj aliloken kaj aliloken kaj ne festu, trarigardu kaj admiru la eksperimenton mem? Ĉu unufoje ni ne lasu flanke artistajn verkojn, trovitajn teoriojn kaj elementojn, fabrikitajn maŝinojn kaj konstruitajn domojn, kaj rigardu, kio estas tiu eksperimtento, al kiu ni ŝuldas ĉion ĉi tion? Ĉu ne necesas verki jam ion pri la krea forto de la naturo kaj de la homo, pri la forto, kiun oni nomas trovo aŭ eseo? Ĉu ne necesas verki ion pri eseoj? Ni ekprovu tion!

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017