ĈEĤOSLOVAKA ANTOLOGIO

(„Československá antologie“)

Redigoval Otto Ginz a Stanislav Kamarýt.

Nakl. Literatura Mondo: Budapešť, 1935. 468 s.

Antologie představuje celkem 65 českých a slovenských autorů. Na spolupráci se podílelo 26 překladatelů.


OBSAH

Antaŭparolo (Stan. Kamaryt, Otto Ginz)

Por legi ĉeĥoslovakaj nomojn

V. Vážný: Ĉeĥoslovaka lingvo kaj ĝiaj dialektoj (Stan. Kamaryt)

T. G. Masaryk: La senco de la ĉeĥoslovaka nacio (Stan. Kamaryt)

Anonimulo el la 14-a jc.: Slalisto kaj studento (v.) (M. Lukáš)

K. H. Borovský: Bapto de sankta Vladimiro (v.) (Stan. Kamaryt)

K. J. Erben: Ĉemizoj por edziĝa festo (v.) (M. Lukáš)

B. Němcová: El privata korespondaĵo (T. Pumpr)

A. V. Šmilovský: Kudrilo (T. Pumpr)

Jan Neruda: Al la patrineto (v.) (M. Lukáš)
Nia horloĝo (v.) (M. Lukáš)
Montara balado (v.) (M. Lukáš)
Preĝo (v.) (M. Lukáš)
Konsolo (v.) (M. Lukáš)
Konsento (v.) (M. Lukáš)
Li estis fripono (Jar. Hladký)

Jakub Arbes: Ĉielarka punkto super la kapo (V. Čech)

M. A. Šimáček: Mia hundo (v.) (M. Lukáš)
Onklino Rosi (B. Vlčková)

Alois Jirásek: Cordatus Bohemus (Vuk Echtner)

Elena Šoltésová: Miaj infanoj (Vlado Jukl)

Julius Zeyer: Neklan (v.) (Dr. T. Pumpr)
Feliĉo en ĝardeno de florantaj persikujoj. (Vuk Echtner)

Svatopluk Čech: Kantoj de sklavo. IV. (Jindřich Ježek), VII. (Jindřich Ježek), VIII. (v.) (M. Lukáš)
Žižka (v.) (T. Pumpr)

Hurban Vajanský: Al slovakoj (v.) (J. V. Dolinský)
Al la larmoj (v.) (St. Kamaryt)
Morta branĉo (Pavel Rosa)

Jaroslav Vrchlický: La violono de l' cigano (v.) (M. Lukáš)
Dancistinoj (v.) (M. Lukáš)
Jasmeno (v.) (M. Lukáš)
Akvofloroj (v.) (M. Lukáš)
Balado pri monto Blaník (Rud. Hromada)
Eklogo V. (v.) (Rud. Hromada)

Pavel Országh Hviezdoslav: Kain (v.) (M. Lukáš)
Kondiĉoj de vivo feliĉa (v.) (M. Lukáš)
Alaŭdkanto (v.) (J. V. Dolinský)

Jiří Karásek: Sodomo (v.) (Stan. Kamaryt)

E. Lešehrad: La beninda deklivo (v.) (M. Lukáš)

Antonín Sova: Pastoralo (v.) (M. Lukáš)
Juna amo (v.) (T. Pumpr)
Kaj uraganis forte ribelventoj (v.) (T. Pumpr)

Janko Jesenský: Sur la strato (v.) (Pavel Rosa)
La vorto de la amo (Pavel Rosa)

Vladimír Roy: Ardante brulas nubo sur ĉielo (v.) (Pavel Rosa)

Ignát Herrmann: Mia kunklusano Tureček (Manka Ginzová)

Viktor Dyk: Promenado de Diogeno (v.) (Stan. Kamaryt)
Idilio en Weimar (Oldř. Stěch)

Josef V. Sládek: El manoj de l' sorto (v.) (Josef Fousek)
Printempo venos (v.) (Josef Fousek)

J. S. Machar: Post la morto (v.) (M. Lukáš)
Sur Golgoto (v.) (M. Lukáš)
Sur Istmo (v.) (Rud. Hromada)
Karikaturo pri mi mem (M. Lukáš)
Letereto (v.) (M. Lukáš)
Hanibal ante portas (v.) (M. Lukáš)
La hundo (v.) (M. Lukáš)
Perdita paradiz' (v.) (Rud. Hromada)
Rekviem (v.) (Rud. Hromada)
Maria Terezia-ordeno (M.E.P.)

K. M. Čapek-Chod: Ĉefserĝento Lemaninský (M.E.P.)

Petr Bezruč: Ruĝa floro (v.) (Rud. Hromada)
Karboministo (v.) (Rud. Hromada)
Maryčka Magdon (v.) (Rud. Hromada)
Ondra (v.) (T. Pumpr)

Timrava: Je la foiro en Detva (J. V. Dolinský)

Otakar Theer: Homo, kiu serĉas absoluton (Stan. Kamaryt)

Karel Horký: Malbona persono (T. Pumpr)

V. Rakous: Pri la homo nescianta, kiam li naskiĝis (Alfred Weiner)

Jan Karafiát: Lampiroj (Josef Kožený)

Helena Malířová: La Ora puto (Vuk Echtner)

Fráňa Šrámek: Rompebla feliĉo (Vuk Echtner)

František Langer: Malsato (Rudolf Fridrich)

Hana Gregorová: Patrino (Vilma Kowariková)

Jaroslav Durych: Tri dukatoj (Stan. Kamaryt)

Jaroslav Hašek: Financa mizero (Stan. Kamaryt)

A. M. Tilschová: Vento (Vuk Echtner)

Karel Toman: Versoj (v.) (Stan. Kamaryt)

J. Š. Baar: La parueto (Vuk Echtner)

Karel Sezima: Varmega nokto (V. Štech)

Jan Vrba: Arbkakistoj (Vuk Echtner)

L. Jégé Nadašy: Ĉiuj la samaj (Pavel Rosa)

Karel Čapek: Ĉemizo (Otto Ginz)

Eduard Bass: La sindikato (V. Čech)

Karel Poláček: La leterskribado (V. Čech)

M. Kukučín: La mono transformiĝas (Pavel Rosa)

Vítězslav Nezval: Biblia kanto (v.) (Stan. Kamaryt)

Gregor Tajovský: Renkonto (Pavel Rosa)

Jan Hrušovský: »Mamma mia« (Pavel Rosa)

Božena Benešová: Teorioj (T. Pumpr)

J. C. Hronský: La mielkuka koro (E. Wanitsek)

Karel Nový: Vizaĝo kontraŭ vizaĝo (B. Sklenčková)

Janko Alexy: Mia patrino (Josef Rosa)

Emil Vachek: Marŝo en cirklo (T. Pumpr)

Vladislav Vančura: Fuĝo. (O. Sklenčka)

Olga Scheinpflugová: Averto (Stan. Kamaryt)

Jiří Wolker: Balado pri nenaskita Infano (v.) (T. Pumpr)
Pri kamentubisto (J. Kožený)

Emil B. Lukáč: Raba Sento (v.) (Pavel Rosa)
Nostalgio (v.) (Stan. Kamaryt)

Peter Jilemnický: En ferofabrikejo (Pavel Rosa)

Martin Rázus: Maroŝko komencas studi teologion (Vlado Jukl)

L. N. Zvěřina: Ŝtefánik en Afriko (V. Jukl)

Milo Urban: Inter studentoj (Pavel Rosa)

Gejza Vámos: Ĉe Atlantiko (Pavel Rosa)

Josef Kopta: Eliŝka kaj du (T. Pumpr)

Laco Novomeský: Ringoj (v.) (Stan. Kamaryt)
En fenestro de Arestejo (v.) (Stan. Kamaryt)

František Halas: Nekonata soldato (v.) (T. Pumpr)

ANTAŬPAROLO (Předmluva)

Ĉeĥoslovaka literaturo estas relative tre ampleksa. En jaro 1932 aperis sume 8189 libroj en ĉeĥoslovaka lingvo. Originalaj (netradukitaj) beletristikaĵoj inter ili estis 1154. Ĉeĥoslovaka literaturo estas ankaŭ respektinde antikva, kiel vi legos en la enkonduka eseo pri la ĉ. lingvo.
Tamen la ĉeĥoslovakaj literaturaj verkoj preskaŭ neniam estas tradukataj en kvanto respondanta al iliaj kvalito kaj graveco. El la samtempaj aŭtoroj estas sisteme tradukata preskaŭ unusola Karel Čapek (en la anglan kaj germanan; en francan, japanan kaj aliajn lingvojn nur unuope kaj hazarde). La ceteraj samtempaj aŭtoroj same kiel la mortaj klasikuloj estas tradukataj sen sistemo, sole hazarde, unuopaj verkoj, aŭ pro fervoro de iu entuziasmulo aŭ pro oficiala iniciato. Sed tiuj tradukaĵoj vivas nelonge, kiel izolitaj fenomenoj en la fremda literaturo. La resono de tiaj eldonaĵoj estas minimuma. Sistemaj provoj popularigi tradukaĵojn el nia literaturo okazis du. Antaŭ la milito en j. ĉ. 1905 komencis eldonisto en Praha J. Otto eldonadi germanlingvan »Slavische Romanbibliothek« (Slava romanbiblioteko), kies ĉiu dua numero estis ĉeĥa. En j. 1930 komencis eldonejo Aventinum en Praha kun franca eldonejo Grasset en Paris eldoni vicon de francaj tradukoj el ĉeĥoslovaka literaturo. Kvankam ambaŭ entreprenoj estis tre bone redaktataj kaj la elekto de la verkoj tre taŭga, tamen ili ambaŭ baldaŭ ĉesigis sian funkciadon pro manko de aĉetantoj.
Tian aserton oni komprenu sen troigo. Estas komprenebla la fakto ke la restarigo de la ĉeĥoslovaka ŝtato turnis atenton de eŭropa publika opinio ankaŭ al nia literaturo. Efektive preskaŭ ĉiuj niaj sukcesaj modernaj verkistoj prozaj kaj teatraj estis tradukitaj en diversajn lingvojn. Sed krom malmultaj esceptoj oni ne povas paroli pri internacia resono proporcia al la reala valoro de tiuj verkoj kaj aŭtoroj. Ankaŭ tre interesa fakto estas, ke post la tre spontanea internacia sukoeso de la »Brava soldato Ŝvejk« de Hašek niaj literaturaj kritikistoj preskaŭ sen escepto konstatis, ke temas pri verko, kiu havas tre malmulte komunan kun la interna etoso de nia literaturo.
Plurfoje oni diskutis ĉe ni pri kialoj, pro kiuj la intereso de fremdlando pri nia originala literaturo estas tiom malgranda, kvankam ĝia nivelo ne estas malalta kaj la temoj ofte ĝenerale interesaj. Estis esprimitaj diversaj hipotezoj pri tio. Certe kialo la plej komprenebln estas, ke la grandaj nacioj ĝenerale ne havas intereson pri literaturaj eprimoj de la nacioj malgrandaj kaj mezaj. Sed krom tiu ĉi ĝenerala kialo estas supozata ekzisto de kelkaj specialaj kaŭzoj enestantaj en la karaktero de ĉeĥoslovaka literaturo mem. Estu tie ĉi diritaj la ĉefaj, pri kiuj oni iam parolis.
La ĉeĥoslovaka literaturo atingis sian plej altan nivelon en la liriko, kies ĉefverkoj tuŝas la plej altajn suprojn de la poezia esprimebleco de la sentoj. Sed ĝuste lirikaĵoj estas tre malfacile adekvate tradukeblaj, ofte eĉ ne estas eble redoni ilin kun sama efiko.
La ĉeĥoslovaka literaturo havas tre bonan meznivelon, oni povas paroli pri speco de solideco, kiu ĝin karakterizas, sed mankas al ĝi sufiĉe granda komponanto de demonismo, de aŭdaca esprimo de ideoj aŭ sentoj revoluciaj, renversaj.
La ĉeĥoslovaka literaturo pli ol aliaj servis por konservo de la nacia konscio, ideo nacia kaj nacionala tro enestas en ĝi, por povi veki resonon sufiĉe grandan inter la alinacianoj.
Malbona organizo de lihro-komerco en ĉeĥoslovaka teritorio, malgranda entreprenemo de la eldonistoj, el kiuj rezultas nesufiĉa propagando de la valoraj verkoj.
Ĉiun el tiuj argumentoj oni povas refuti: Eĉ la plej subtilajn aŭ sublimajn lirikaĵojn oni sukcesis traduki, la bona meznivelo devus ĝuste pro sia mezeco allogi vastan rondon legantan, ĉiuj literaturoj estas apogiloj en la nacia batalo por ekzisto, bona varo per si mem kreas bonan vendanton. Sed estu kiel ajn, estas certe, ke per nia antologio ni prezentas al internacia legantaro superrigardon pri literaturo nemulte konata.
Por tia celo du vidmanieroj interbatalas. Tiu de literatur-historiisto, kiu celas kompletecon kaj logikecon de vico de prezentataj verkistoj, kaj tiu de leganto, kiu celas kolekton de agrablaj legaĵoj. Ni pensas, ke por nia celo estas preferinde en la necesa kompromiso lasi venki pli la vidmanieron duan, tiun de klera leganto.
Tial ni tute ne donas verkojn el epokoj antikvaj. Unusolan escepton ni faris per enmeto de unu poemo el la 14-a jarcento esperante, ke ĝi trovos la intereson de la legonto pro siaj antikveco kaj originaleco kaj lian plaĉon pro sia humureco. Ĉiuj ceteraj tekstoj estas el la dua duono de la 19-a jarcento kaj el la 20-a. Relative multaj tekstoj estas el aŭtoroj samtempaj. Tio certe donas bildon pri samtempa ĉeĥoslovaka spirita vivo. Sed ĝi certe malfaciligis nian taskon, ĉar ne estas eble fiksi definitive la valoron de aŭtoroj starantaj en mezo aŭ komenco de sia evoluo.
Elektante, ni klopodis eviti niajn taksojn personajn kaj elekti inter la aŭtoroj laŭ vidmanieroj rekonataj ĝenerale aŭ de grava plimulto. Ankaŭ la unua el ni, verkante la informajn notojn pri la opaj verkistoj, klopodis redoni opinion kaj taksadon ĝenerale rekonatajn aŭ instruatajn en lernejoj. Tial li laŭ ebleco citis karakterizojn donitajn de la plej gravaj fakuloj estetikaj F. X. Šalda, profesoro de universitato en Praha, kaj Arne Novák, profesoro ĉe universitato en Brno. Estas kompreneble, ke la listo de verkistoj ne estas kompleta kaj ke mankas pluraj nomoj same aŭ pli gravaj ol la enestantaj. La amplekso de la libro estas ja donita, oni estas ĝenata pro troeco da verkoj aŭ aŭtoroj, kiujn oni volus traduki. Ankaŭ la longeco aŭ amplekso de iu teksto ne povas respondi al la graveco de la aŭtoro.
La sinsekvo de la tekstoj estas kronologia laŭprincipe. Post ĉiu teksto estas donita la jaro, kiam ĝi aperis unuan fojon, kaj en krampoj nomo de la tradukinto.
Ni enmetis neniujn tekstojn el folkloro. Popolaj kantoj kaj poemoj estas en nia literaturo tre gravaj. Sed ĝuste pro tio ili bezonus specialan antologion laŭ la sciencaj vidmanieroj.
Sur teritorio de nia ŝtato aperis kaj daŭre aperas multaj gravaj verkoj literaturaj ankaŭ en germana kaj hungara lingvoj. Precipe en Bohemio naskiĝis kaj en Praha verkis kaj verkas areto de tre eminentaj germanaj verkistoj. El tiu literaturo ni ne volis fari antologion, ĉar ĝiaj verkoj apartenas en literaturan sferon de koncernaj lingvoj.
La traduko d.e tiu ĉi antologio estas laboro kolektiva. La tekstojn de ni elektitajn tradukadis areto de laborantoj spertaj kaj bonvolaj. Preskaŭ ĉiuj tradukaĵoj estas tie ĉi presitaj unuan fojon. Represitaj estas tre malmultaj, plejparte el »La Progresoc«. La tradukaĵojn ni redaktis, ĉar ni klopodis veni al unuformeco de la traduka lingvaĵo.
Kiel bildan ornamon de la libro ni ne uzis fotojn de verkistoj, sed reproduktaĵojn de ĉeĥoslovakaj pentristaj kaj skulptistaj verkoj. Sur finon de la libro ni metis informan artikolon pri ili.
Al eldonisto de AELA ni esprimas nian sinceran dankon pro lia iniciato eldoni tiun ĉi libron kaj pro la bona ekstera aranĝo, kiun li dediĉis al ĝi. Ankaŭ liaj eminentaj literaturaj kunlaborantoj ricevu varman dankon pro la tre valoraj konsiloj, kiujn ili donis al ni dum presado de la libro. Kaj se la legantoj trovos plaĉon en poemoj, noveloj kaj roman-fragmentoj tie ĉi prezentataj, ĝi estos granda rekompenco de la laboro tradukista kaj redakta.

Praha-Bratislava I5-an de januaro 1935.

Stanislav Kamarýt Otto Ginz

Celý text ve formátu PDF:

1. část

2. část

Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2017