Chtěli byste v červnu nebo červenci skládat mezinárodní zkoušku z esperanta?

Je tu možnost složit zkoušku z esperanta podle společného evropského rámce (tzv. KER ekzameno) on-line.

Kdo byste měli o tuto zkoušku zájem, vyplňte prosím dotazník.

Zde je původní oznámení z edukado.net:

La Ekzamenkomisiono de UEA ŝatus ekscii, koim granda estas intereso pri eventuala reta ekzameniĝo en junio kaj komence de julio. La plenigo de tiu enketilo helpos nin prepariĝi. Atentu! Por respondintoj la plenigo de la enketilo ne signifos devon ekzameniĝi, sed donos avantaĝojn se estos tro da aliĝontoj kaj ni ne povos ekzameni ĉiujn.

UEA anoncas tri ekzamenperiodojn por la jaro 2022:

  • en junio-julio estos eblo rete trapasi ekzamenojn, tio signifas ke ĉiu el sia propra hejmo povos ekzameniĝi,
  • en aŭgusto dum la UK kongreso estos paperaj, ĉeestaj ekzamenoj kaj
  • fine de novembro en la malnovaj formoj, kadre de la Tutmonda Ekzamentago ni organizos ĉeestajn sesiojn, dise en la mondo.

Por ekscii la intereson de la esperantistaro rilate al la rete trapaseblaj juniaj/julia ekzamenoj la Ekzamena Komisiono de UEA lanĉas enketon. Ni petas ĉiun, kiu interesiĝas pri la ebloj ekzameniĝi rete en tiu periodo, ke ili bonvolu plenigi la enketilon.

Sciu tamen, ke por dehejme ekzameniĝi oni devas disponi pri la necesaj teknikaĵoj.

  • posedo de komputilo kun kamerao kaj mikrofono;
  • uzo de unu el tiuj programoj: Chrome, Safari, Firefox aŭ Edge;
  • kapablo uzi la programon Zoom;
  • posedo de bona retkonekto;
  • kaj lertoj por baza uzo de komputilo.

Por testi ĉu via komputilo taŭgos por la ekzamenoj, ni organizos senpagan teknikan provon kaj trejnadon pri teknikaĵoj. Antaŭ la ekzameno estos ankaŭ laŭnivela seminario pri la enhavo de la ekzameno kaj ekzercigo de la retaj testformoj.

Jen la enketilo, kiun bonvolu plenigi: https://forms.gle/…4sagZvaeXoY9 Detalajn priskribojn kaj specimenojn laŭ la niveloj vi trovas en la ekzamenpaĝo: https://edukado.net/ekzamenoj/ker

Danke, en la nomo de la organizantoj, Katalin Kováts, KER-komisiono

Fonto: https://edukado.net/novajhoj?…


  • zveřejněno 23. 3. 2022, což bylo před 2 lety
  • od té doby článek otevřelo 299 čtenářů
  • stránku si můžete vytisknout

Komentáře

Bohužel zde zatím nejsou žádné komentáře.

Podělte se o svůj názor

 
Administrace - Aleš Tomeček © 2009-2024